neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/haitio-laboristoj-el-teksa%C4%B5aj-uzinoj-postulas-minimuman-salajron-je-500-gurdoj.html

Pluraj centoj da haitiaj laboristoj laborantaj en konfekciaj industrioj, manifestaciis, la 10-an de decembro 2013, sur pluraj stratoj de Portoprinco por postuli 500 gurdojn kiel minimuma salajro.

Dum tiu manifestacio kiu atingis la parlamenton, la laboristoj, plejparte virinoj, esprimis sian forpuŝon de la minimuma salajro freŝdate rekomendita de la Supera Konsilio pri salajroj (SKS)

Fine de novembro, la SKS, instanco taskita certigi la salajran altiĝon de ĉiuj laborsektoroj el la lando, sugestis pasigi de 200 ĝis 225 gurdoj la ĉiutaga minimuma salajro por la sektoro de la laboristoj en la uzinoj kiuj laboras en teksaĵsektoro.

« Kvin cent gurdojn!, Mastroj, kiam oni malsatas oni ne ludas », skandis la manifestaciantoj armitaj per branĉoj.

La protestantoj subtenas ke la minimuma salajro estas nesufiĉa kaj ne ebligas al ili dece kontentigi liajn ĉiutagajn bezonojn.

Laŭ ili, la SKS tute ne kalkulas pri la vivkosta altiĝo.

« La salajro pagita ne solvas miajn problemojn. Mi plu estas devigata pruntepreni je ekscesaj procentoj », plendas laboristino, patrino je ses gefiloj, dirante ke malgraŭ sia laboro ŝi troviĝas en neebleco prizorgi sian familion. « Ni laciĝas de tiuj 200 gurdoj ».

Inter aliaj depostuloj, la laboristoj denuncas la malbonajn laborkondiĉojn en la sub-traktantaj uzinoj kie ili konsumas netrinkeblan akvon kaj laboras en intensa varmo.

La manifestaciantoj nun diras ke ili ne plu agnoskas la aŭtoritaton de ilia reprezentanto ĉe la Konsilio, kvalifikante lin kiel perfidulon.

« Ni venis ĉi-tien por diri : For la SKS-n!, kiu nenion faras por plibonigado de la salajraj kondiĉoj de la laboristoj. Do, ni ne plu agnoskas niajn reprezentantojn en la Konsilio, kiuj ne respektas niajn postulojn » deklaris Télémaque Pierre, ĝenerala kunordiganto de la Sindikato de laboristoj el teksaĵa kaj vestara sektoro.

Parlamentanoj subtenas

Bélisaire kaj Fritz Gérald Bourjolly elmontris sian apogon al la laboristoj.

Arnel Bélisaire kiu akceptis kelkajn membrojn de sindikatoj ĉe la parlamento promesas akompani ilin. Li samtempe instigis ilin unuiĝi se ili volas ke siaj depostuloj estu enkalkulitaj.

« Ili ŝtelas la kuraĝon de la laboristoj kiuj laboras en la sub-traktantaj uzinoj », agnoskas la deputito de Delmas/Tabarre.

Siaflanke, la deputito Bourjolly opinias ke tio estas « tute normala » ke la laboristoj manifestaciu antaŭ la parlamento, « ĉar ili estas viktimoj de ekscesoj kaj havas gravajn depostulojn ». « Ni kunsidos kun la koncernataj personoj kaj la mastroj en la celo trovi interkonsentitan solvon je tiu problemo », li certigas.

« Se ili laboras, oni devas doni al ili tion, kion ili meritas. Nuntempe, kun 225 gurdoj, persono ne povas trinki kaj manĝi », agnoskas la parlamentano.

La laboristoj sin deklaras rezolutaj daŭrigi la serion de manifestacioj ĝis kontentigo de siaj postuloj. « Por tiuj 500 gurdoj, ni pretas morti », ekdiras unu el ili.

http://www.alterpresse.org/spip.php?article15647