neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/israelo-centoj-da-etiopiaj-migrantoj-manifestacias-por-pli-bonaj-kondi%C4%89oj-de-lo%C4%9Dado.html

Mardon 3an de decembro 2013 en Jerusalemo, kelkaj centoj da etiopiaj migrantoj manifestaciis kontraŭ la malbonaj kondiĉoj de loĝado pri kiuj ili suferas, kaj kontraŭ la neebleco por ili loĝi apartamentojn en luado aŭ aĉeto. Multaj manifestaciantoj estis vunditaj dum alfrontiĝoj kun la israela polico. Naŭ manifestaciantoj estis arestitaj.

Unu el la manifestacianto deklaris ke « pli ol 2.000 personoj vivas en kondiĉoj de superloĝantaro, en provizoraj konstruaĵoj por migrantoj, de pli ol dek jaroj por kelkaj el ili ».

La manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis apud la Kneset, blokadis la straton Kaplan dum kelkaj horoj kaj Derech Yitzhak Rabin dum pli mallonga tempo.

Kiel ofte en tia okazo, unu el la manifestacianto plendis ke « neniu oficiale respondas al ni, neniu vidas nin ».

En Israelo, pli ol duono el la Etiopianoj vivas sub malriĉeca sojlo…

http://fr.squat.net/2013/12/04/jerusalem-manif-de-migrants-ethiopiens/

http://www.haaretz.com/news/national/1.561567

http://www.jpost.com/National-News/Ethiopian-immigrants-protest-poor-housing-conditions-near-Knesset-9-arrested-333861