neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/%C4%88inio-kiel-la-pupo-%C2%AB-barbie-%C2%BB-ekspluatas-la-%C4%89inajn-laboristinojn.html

En la ĉinaj uzinoj kiuj fabrikas la pupojn « Barbie » aŭ ludilojn Fisher Price por la usona grupo Mattel, « la ekspluatado de laboristoj daŭras », akuzas la organizaĵoj China Labor Watch kaj Peuples Solidaires/Action Aid en raporto publikigita en oktobro 2013.

Po almenaŭ 152 pupoj Barbie estas venditaj ĉiuminute en la mondo. La laboristoj kiuj produktas ilin ricevas nur ridindan procenton el la mongajnoj amasigitaj de Mattel.

La salajroj kiuj estas pagataj al ili reprezentas averaĝe 0.8% el la aĉetprezo de pupo, t.e 0.12 eŭroj por plasta platenkolora blondulino vendita je 15 eŭroj.

La mongajno de la akciuloj, la vendo, la distribuo kaj komercigo reprezentas 12 eŭrojn.

La saldo koincidas kun krudaj materialoj, doganaj kostoj, mongajnoj de la ĉinaj kadroj kaj transporto en ĉinio.

Ciuminute, akciuloj, komercistoj kaj vendistoj gajnas do 1.824 eŭrojn, kontraŭ 18 eŭrojn por la laboristinoj kiuj fabrikas la 152 pupojn.

Tiu impresa malekvilibro riskas pligraviĝi. Ĉar Mattel plenumas konstantan premon por redukti siajn produktajn kostojn en Ĉinio.

Rezulto? La direktoroj de la sub-traktantaj uzinoj sin turnas nun al diversaj kontraŭleĝaj artifikoj (trompo pri horaro, nepago de kotizoj kaj kromaj horoj…) por kaŝi parton de la salajroj de iliaj laboristinoj.

Laŭ Peuples Solidaires kaj China Labor Watch, en la ses uzinoj esploritaj en ties raporto, inter 6 kaj 8 milionoj da eŭroj estis tiel fraŭditaj el la salajroj de la laboristoj. Por denunci la ekspluatadon de la laboristoj de Mattel, Peuples Solidaires/ActionAid kaj ties partneroj lanĉis « urĝan alvokon », kaj interretan petskribon « Libérons Barbie ouvrière » (« Ni liberigu Barbie-laboristinon »), kiu kolektis pli ol 60.000 subskribojn.

Stratagado estas antaŭvidita mardon 10-an de decembro en Parizo, okaze de la Monda tago pri homaj rajtoj.

La usona grupo, monda ĉeffirmao de la sektoro de ludiloj kun 6,4 miliardoj da dolaroj da vendosumo kaj 777 milionoj da profitoj en 2012, tamen starigis en 1997 « kondutan kodon » supozitan certigi decajn laborkondiĉojn ĉe siaj liverantoj.

Ekde la sekvanta jaro, enketistoj de China Labor Watch ŝajnigis esti laboristoj por observi la situacion en la koncernataj uzinoj.

Ili konstatis multajn malobservojn pri laboristaj rajtoj, tiom pri la konduta kodo de Mattel kiom pri la ĉina leĝaro.

De tiam, la enketoj sin sekvis, kaj la situacio de la laboristinoj ne pliboniĝis. Mattel kontentiĝas hodiaŭ anonci pere de gazetaro enketon pri la priaj faktoj. Same kiel pasintaj jaroj, de pli ol kvin jaroj…

http://www.bastamag.net/article3598.html