neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/belgio-manifestacio-anta%C5%AD-la-fermita-detenejo-de-votemo.html

Trideko da personoj manifestaciis sabaton posttagmeze antaŭ la fermita detenejo de Votemo alvoke de la Kolektivo pri Rezistado al Detenejoj por Eksterlandanoj (KRDE).

« Tiu manifestacio havas specifan karakteron. Temas pri subteno al la malsatstrika movado kiu komencis post la morto de junulo devenanta de Ebur-Bordo. Oni trovis lin en lia dormoĉambro en la fermita detenejo por eksterlandanoj de Bruĝo ĵaŭdon », eksplikas France Arets el KRDK.

La manifestaciantoj kolektiĝis ĉirkaŭ la 16a horo antaŭ la Lieĝa detenejo.

Ili kolektiĝas ĉiusemajne antaŭ la fermita detenejo de Votemo, sed ĉi-sabate estis pli multnombraj ol kutime.

La celo de tiuj manifestaciantoj estas antaŭ ĉio montri sian subtenon al la personoj kiuj rezidas en la detenejo.

« Ni ankaŭ estas solidaraj kun la afganoj kaj ties belgaj malsatstrikantaj subtenantoj », plu eksplikas France Arets.

Pli ampleksa manifestacio estos organizita venontan 24an de decembro antaŭ la detenejo de Votemo inter la 16a horo kaj duono ĝis la 18a horo kaj duono.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/1502/Belgique/article/detail/1754152/2013/12/07/Manifestation-devant-le-centre-ferme-de-Vottem.dhtml