neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/aidoso-pluraj-milionoj-da-personoj-ne-ankora%C5%AD-havas-aliron-la-kuracado.html

« Morto ligita al aidoso fariĝis malofta en la riĉaj landoj. Sed en la evolulandoj, ĉiutage po 4.000 personoj ankoraŭ mortas pro tio » bedaŭras la kuracisto Gilles van Cutsem, medicina direktoro de Kuracistoj sen landlimoj (KSL) en Sud-Afriko.

En la evolulandoj je alta aidosa procento, kiel Sud-Afriko ekzemple, la aliro al kontraŭretrovirusa terapio ege pliboniĝis. Sed unu persono en kvar plu komencas tro malfrue sian kuracadon.

Male, en la landoj de Centra kaj Okcidenta Afriko je aidosa procento malpli alta, kiel Demokratia Respubliko Kongo aŭ Gvineo, nur unu triono el la personoj kiuj bezonas kuracadon aliras al ĝi.

« Ĉi-tie, en Kinŝaso, la situacio estas katastrofa, eksplikas Doktoro Maria Machako. Ofte, malsanuloj alvenas en nian malsanulejon dum ili estas en kriza stato, aidoso jam komencis. Por multaj, estas jam tro malfrue : ili mortas kvazaŭ antaŭ niaj pordoj. 25% el ili ne postvivas kaj 39% el la mortoj okazas en daŭro de 48 horoj. La aliro al preventa elserĉado kaj kuracado estas ekstreme limigita, kaj stigmatizado estas forta en la lando ».

La serio « Vidu tion, kion ni vidas » [See what we see] havebla sur see.msf.org montras la ĉiutagan realecon de la skipoj de KSL.

« Kiam ni vidas je kia grado la situacio estas malespera en la landoj kiel DRK ka Gvineo, ŝajnas al ni ke ni vivas en alia epoko. La gravaj komplikaĵoj kaŭzitaj de aidoso kiam ĝi estas komencita memorigas al ni la situacion kiun ni travivis en Aŭstrala Afriko antaŭ la jaro 2000, kiam la kontraŭretrovirusaj medikamentoj ne estis disponeblaj kaj ke la morto estis ĉie » asertas la Doktoro Eric Goemaere, kiu lanĉis unu el la unuaj programoj pri kuracado de aidoso en Sud-Afriko.

http://www.msf.fr/actualite/articles/sida-plusieurs-millions-personnes-n-ont-toujours-pas-acces-au-traitement