neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/francio-manifestacio-de-prostituit-in-oj-kontra%C5%AD-la-teksto-vo%C4%89donita-%C4%89e-la-nacia-asembleo.html

Ĉirkaŭ 200 prostituit(in)oj kaj klientoj manifestis sian opozicion al la leĝteksto celanta puni la klientojn, alprenita merkredon ĉe la Nacia Asembleo.

Sur afiŝtabuloj : « Politiko estas bordelo, putinoj havas tie sian lokon », « Putinoj sen klientoj serĉas postenojn en la registaro »

Ĉirkaŭ 200 prostitu(in)oj manifestis sian koleron apud la Nacia Asembleo kontraŭ la leĝpropono celanta puni iliajn klientojn, alprenita iom pli frue de la deputitoj.

« Tio, kio metas problemon, estas puno de la kliento kaj foresto de vera socia aranĝo », deklaris al AFP la porparolanto de la Sindikato de sekslaboro (STRASS), Morgane Merteuil.

« Finfine ni havas nur subpremon kiu forpuŝus la sekslaborist(in)ojn al kaŝlaboro », ŝi daŭris, « kalkulante pri la Senato por rifuzi tiun leĝon kaj elpurigi ĝin ».

Kunigitaj alvoke de STRASS, la prostitu(in)oj brue manifestaciis sur la esplanado de Invalides, kriante « Ni estas putinoj, ni estas fieraj, Belkacem, tio estas milito », adresita al la ministro pri Virinaj rajtoj, Najat Vallaud-Belkacem, aŭ plie « Ne tuŝu mian klienton ».

« PROHIBICIO NENIAM ESTAS SOLVO »

Vizaĝo ofte kaŝita sub ruĝaj, blankaj aŭ nigraj maskoj, aŭ koltukoj, la manifestaciantoj svingis afiŝtabulojn proklamantajn « Nek kulpuloj, nek viktimoj, fieraj esti putinoj » aŭ « Prohibicio neniam estas solvo ».

Ofelia, blondulino kun nigra ĉapelo kaj ruĝa boao sin deklaris « malĝoja pri la rezulto de ĉi-posttagmeze ».

Atendante la diskuton pri la leĝo antaŭ la Senato, « mi invitas la klientojn plu viziti nin ĉar la leĝo ne ankoraŭ estas aplikebla », ŝi aldonis.

Gilles, 61-jara, svingas afiŝtabulon indikantan « Mi estas kliento kaj estas re. re. re. re.kulpiĝinto ». « Eĉ kun tia leĝo, mi ne haltos kaj tio ŝanĝos nenion al miaj konvinkoj », li diris al AFP.

La deputitoj voĉdonis merkredon leĝproponon kiu celas lukti kontraŭ prostituado en Francio, interalie punante klientojn, kun plimulto de 268 poraj voĉoj kontraŭ 138, kaj 79 sindetenoj.

La teksto punas aĉeton de seksagoj per monpuno de 1.500 eŭroj.

Antaŭ ol validiĝi, ĝi devos trapasi la senatan etapon kiu ekzamenos ĝin antaŭ fino de junio.

http://www.liberation.fr/societe/2013/12/04/manif-de-prostituees-a-paris-contre-le-texte-vote-a-l-assemblee_964229