neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/tutmondo-la-nsa-geolokalizas-milionojn-da-po%C5%9Dtelefonoj.html

La NSA, usona agentejo taskita pri interkaptado de komunikaĵoj, interkaptas la geolokalizajn datumojn de centoj da milionoj da poŝtelefonoj en la mondo, malkaŝis merkredon Washington Post, sin apogante sur dokumentoj provizitaj de la eks-konsilisto Edward Snowden.

Ses monatojn post la unuaj malkaŝoj de Snowden pri interalie la kolektoj de telefonaj metadatumoj (daŭro de la alvokoj, numeroj vokitaj, ktp.), tiu nova malkaŝo ŝajne montras ke la usona agentejo estas kapabla ankaŭ sekvi personojn kun precizeco dank’al ilia poŝtelefono, eĉ kiam tiu-ĉi ne estas uzata.

La agentejo stokas la informojn sur « almenaŭ centoj da milionoj da aparatoj » kaj registras po « preskaŭ 5 miliardojn » da lokalizaj datumoj tage, asertas la ĵurnalo en ties retpaĝaro.

« Ni akiras ampleksajn kvantojn » da geolokalizaj datumoj ĉie en la mondo, konfirmis alta respondeculo pri tiu kolekto citita de le Post.

La agentejo trafas tion konektante sin ĉe la kabloj kiuj ligas la movtelefonajn retojn en la mondo kaj kolektas « akcesore » geolokalizajn datumojn de usonaj civitanoj.

La intereso de tiu kolekto, ebligita pro konstanta dialogo inter telefono kaj plej proksima relajs-anteno kaj potencaj matematikaj algoritmoj, estas « spuri la movojn kaj malkovri kaŝajn rilatojn inter personoj », eksplikas la ĵurnalo.

La kvanto de datumoj registritaj kaj stokitaj de la NSA atingas 27 terabitokojn, t.e duoble la kvanton de la tuta enhavo de la Kongresa biblioteko, la plej granda en la mondo.

Tiu kvanto da informoj estas tia, ke « ĝi superas nian kapablecon asimili, trakti kaj stoki » la datumojn, asertas Washington Post, citante internan dokumenton de la NSA datiĝantan de 2012.

« La kapablecoj de la NSA por geolokalizi estas konsternantaj (…) kaj indikas ke la agentejo estas kapabla igi bagatelaj plejparte el la streboj por akiri sekurecajn komunikaĵojn », aldonas Washington Post.

www.20minutes.fr/monde/1259259-20131204-nsa-geolocalise-centaines-millions-telephones-portables