neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/rumanio-perforta-interveno-de-%C4%9Dendarmoj-kontra%C5%AD-opoziciuloj-al-skistogaso.html

Pluraj centoj da ĝendarmoj perforte intervenis lundon ĉe tagiĝo kontraŭ vilaĝanoj de Pungesti (nord-oriente de Rumanio) kiuj organizas de du monatoj sid-manifestadon por malhelpi la usonan firmaon Chevron lanĉi esploradon pri skistogaso, konstatis raportisto de AFP.

« La ĝendarmoj alvenis ĉirkaŭ la 3-a horo matene, ili frapis nin, kuntrenis nin surgrunde », deklaris al AFP vilaĝano, Elena Privak, 36-jara.

Ili elpelis nin el la tereno kie ni tendumas kaj blokis la vojojn, eĉ la lernejaj busoj ne plu povis pasi, ŝi aldonis.

La ĵurnalistoj estis malhelpataj iri surloken kaj tuj kontakti la ĝendarmejon neeblis.

De mez-oktobro, pluraj dekoj da vilaĝanoj alterne okupas la privatan terenon kiu apartenas al iu el ili por malhelpi la maŝinojn aliri la lokon kie la firmao intencas bori la unuan esplorŝakton.

Chevron interrompis siajn surlokajn aktivecojn pro la premo de la manifestacioj kaj lanĉis inform-kampanjon pri sia projekto.

La vilaĝanoj kontraŭstaras ekstraktadon de skistogaso per la metodo de hidraŭlika fendado, uzita en Usono sed malpermesita en Francio, kiu konsistas injekti je tre alta premo akvon miksitan kun sablo kaj kemiaj produktaĵoj por liberigi la gason el la roko.

Laŭ la medidefendantoj, tiu metodo povas kaŭzi tertremojn kaj poluadi la subterajn akvotavolojn.

http://www.romandie.com/news/n/_Roumanie_intervention_en_force_des_
gendarmes_contre_des_opposants_aux_gaz_de_schiste74021220130648.asp