neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/vjetnamio-nguy%E1%BB%85n-ti%E1%BA%BFn-trung-enga%C4%9Di%C4%9Dinta-blogisto-malliberigita-pro-siaj-ideoj.html

Blogisto, Trung pace aktivadis favore al demokratio kaj regule publikigis kritikajn opiniojn pri la Vjetnamaj aŭtoritatoj kiam li estis arestita kaj kondamnita al malliberejo. Internacia Amnestio konsideras lin kiel malliberulon pro opinio.

Naskiĝinta en Vjetnamio, Trung foriris al Francio por studi ĉe Nacia Instituto de aplikataj sciencoj en Renno. For de sia hejmo, li komencas politikan agadon kaj engaĝiĝas favore al demokratio en Vjetnamio (lando je unika partio en kiu esprimlibereco estas ege limigita).

En 2006, li sendas malfermajn leterojn al la aŭtoritatoj de sia lando por denunci foreston de demokratio, malobservadojn de homaj rajtoj kaj ekscesojn de la potenco. Li ankaŭ kritikas la edukadsistemon kiu emfazas politikan ideologion. Manko de respondo instigas lin sendi tiujn leterojn al la vjetnama BBC-retpaĝaro.

Samjare, li fondas kun amikoj la Asembleon de junaj Vjetnamanoj por demokratio, grupo kiu instigas la junajn Vjetnamanojn - en ilia lando aŭ eksterlande - peti politikajn reformojn kaj starigon de demokratio.

Unu jaron poste, diplomiĝinta, li reiras al Vjetnamio. En marto 2008, li estas alvokita al militservo : pro liaj politikaj konvinkoj, li rifuzas ĵuri je armeo kaj sin devontigi al lojaleco al komunista partio. Li estas eksigita de armeo la 6an de julio 2009.

Unu tagon poste, li estas arestita ĉe siaj gepatroj en Ho-Ĉi-Min-urbo kaj metita en izoliteco. Unu monaton poste, registara televid-kanalo diskonigas videon en kiu li agnoskas ke li propagandis kontraŭ la Ŝtato. La 20an de januaro 2010, li estas juĝita kun tri aliaj personoj pro « provo de renverso de la popola registaro ». Konsekvence de la artikolo 79 el la punkodo, li estas kondamnita je sep jaroj da malliberejo, poste je tri jaroj da hejmarestado.

Dum lia proceso, Trung agnoskis lian peton al demokratio sed neis provon pri renverso de la registaro. Trung ne apelaciis de la juĝo.

Liaj kun-akuzitoj estas kondamnitaj je punoj de kvin ĝis 16 jaroj da malliberejo. Du el ili estis de tiam liberigitaj.

Etoso ege subprema

La arestado de Nguyễn Tiến Trung okazis kadre de subprema ondo kontraŭ vjetnamaj blogistoj kaj politikaj disidentoj en 2009.

La vjetnama registaro toleras neniun kritikon. La sendependaj organizaĵoj, NRO kaj politikaj partioj ne estas permesitaj kaj la amaskomunikiloj kontrolitaj de Ŝtato. Malgraŭ tiuj restriktoj la uzado de blogoj por debati pri demandoj konsiderataj kiel tiklaj ege kreskis.

La aŭtoritatoj sin apogas sur dispozicioj, tekstitaj per malklaraj terminoj, ligitaj al la nacia sekureco de la Punkodo, por silentigi la kritikantojn de la registaro. Dekoj da disidentoj estis kondamnitaj kaj enprizonigitaj post procesoj kiuj malobservas la internaciajn normojn pri senpartieco.

Dekoj da aliaj estas en provizora mallibereco : blogistoj, aferistoj, sindikataj aktivuloj, advokatoj, religiaj ĉefoj, sociaj kaj mediaj aktivuloj…

La laborgrupo de UN pri arbitra mallibereco eĉ petis de la vjetnama registaro ke ĝi prenu aranĝojn por solvi tiun situacion. Ĝi ankaŭ alvokis liberigadon de Trung kaj de ties kun-akuzitoj.

www.10jourspoursigner.org/nguyen-tien-trung