neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/afganio-planas-restarigi-%C5%9Dtonumadon.html

Foto : Afganaj virinoj – Reuters

Laŭ la NRO Human Rights Watch, la afgana registaro sin preparas al restarigo de ŝtonumado kiel mortopuno, okaze de adulto.

Terura retropaŝo en Afganio. Laŭ la NRO Human Rights Watch, kiu havigis al si la tekston pri amenda projekto al la punkodo, la afgana registaro laboras pri restarigo de mortopuno per ŝtonumado okaze de adulto, dek du jarojn post la defalo de la talibana reĝimo, kiuj praktikis tian punon.

Puno por la edzinĝintaj paroj

La teksto, redaktita de afgana laborgrupo de la Ministerio pri Justico, precizigas ke la edzinĝintaj viroj kaj virinoj kiuj kulpos pri adulto povus esti « mortokondamnitaj per ŝtonumado ».

Tamen, fraŭla persono kiu rilatas kun edziĝinta persono ricevos « cent vipbatojn ». En ambaŭkaze, la punoj okazos publike.

Pridemandita, membro el la kabineto de la ministro pri Justico, Ashraf Azimi, konfirmis ke la restarigo de ŝtonumado estas ja parto de studata teksto.

« La ministerio, kaj aliaj afganaj juĝaj institucioj, laboras pri leĝo por puni adulton, ŝtelon kaj alkoholan konsumadon, akorde kun ŝario, la islama leĝo », diris tiu politika respondeculo.

« Ni laboras pri projekto de ŝaria punkodo antaŭvidanta ŝtonumadon kiel punon por adulto, se ĝi estas konfirmata de kvar vidatestantoj », indikis aliparte Rohullah Qarizada, membro de la Komisiono pri korana leĝo, precizigante ke Usono kaj UN estis informitaj de la restariga projekto, kiu laŭ li, ne estos kutima praktiko.

Minaco al promesoj de monhelpo

La aranĝo maltrankviligas la aktivulojn pri homaj rajtoj, kiuj timas reiron al tiaj praktikoj malgraŭ la defalo de la talibana reĝimo. Fakte, Afganio ricevis, pasintjare, helpan promeson de 16 miliardoj de dolaroj antaŭ la jaro 2015 en la nomo de 80 internaciaj monpruntistoj.

Helpo kondiĉita al klopodoj koncerne homajn rajtojn kaj demokration, en tiu tre konservativa lando.

« Estas ŝoke konstati ke la administracio de la prezidento Hamid Karzaï povu plani restarigon de ŝtonumado dek du jarojn post la defalo de la talibanoj », deklaris Brad Adams, respondeculo de Azio por Human Rights Watch, petante de la afgana prezidento ke li « forpuŝu tiun proponon ».

Laŭ la NRO, la mortopuno per ŝtonumado « konstituas malobservadon de ĉiuj internaciaj normoj koncerne homajn rajtojn ».

http://www.bfmtv.com/international/lafghanistan-envisage-retablir-lapidation-655112.html