neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/decembra-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto.html

Elstara nova Irano - Serge HALIMI
ĈU INTERKONSENTO povas esti malbona, kiu mobilizas kontraŭ si s-ron Benjamin Netanjahu, la iranajn ultrakonservativulojn, la porisraelan premgrupon kiu diktas siajn dezirojn al la usona Kongreso kaj Saud-Arabion ? Kaj ĉu Israelo ‒ ŝtato kiu ne subskribis la traktaton pri atoma nedisvastigo (TAN), kiu posedas atombombon kaj pli ol ia ajn alia lando rompis la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj ‒ estas en plej bona situacio por riproĉi la iranan reĝimon pri ĉiuj ĉi punktoj ? Laŭ la provizora (...)
http://eo.mondediplo.com/article2001.html

La transatlantika traktato : ciklono minacanta la eŭropanojn - Lori WALLACH
Komencitaj en la jaro 2008, la diskutoj pri la interkonsento pri liberkomerco inter Kanado kaj la Eŭropa Unio finiĝis la 18-an de oktobro. Jen bona signo por la usona registaro, kiu esperas starigi tian partnerecon kun Eŭropo. Tiu projekto, intertraktita sekrete kaj subtenata de la multnaciaj konzernoj, ebligus al tiuj jure ataki ĉian ŝtaton kiu ne plenumus la normojn de la liberalismo. Ĉu oni imagas multnaciajn konzernojn tribunale akuzi la registarojn, kies politika orientiĝo havus la efikon (...)
http://eo.mondediplo.com/article1999.html

Migrantoj sen origin-lando - Jean Arnault DERENS
La franca prezidanto François Hollande estigis skandalon, deklarante la 19-an de oktobro, ke Leonarda Dibrani, la 15-jara gimnazianino arestita dum lerneja vojaĝo kaj elpelita al Kosovo, povas reveni en Francion « sen sia familio ». Preter la polemiko kreita en Francujo, tiu epizodo prilumas la malboniĝon de la sorto de la romaoj en regiono, kie ilia situacio estis antaŭe ekzempla. TRAGIKA KAJ ekstravaganca, la afero Leonarda Dibrani, tiu romaa junulino forpelata el Francujo la 9-an de oktobro (...)
http://eo.mondediplo.com/article1997.html

Somala terorismo, kenja konfuziĝo -Gérard PRUNIER
Detruiĝinte antaŭ pli ol du jardekoj, Somalujo estas bankrotinta ŝtato. En ties nordo, Somalilando kaj Puntlando vivas aŭtonomie, dum en la cetera parto de la lando, malgraŭ internacia armea helpo, la centra registaro penas akiri aŭtoritaton. La ĝihada organizaĵo Chabab perdis iom de sia forto, sed ĝi disvastiĝis, interalie en Kenjo, kies gvidantoj distingiĝas per sia neglektemo. Sabaton la 21-an de septembro 2013, malgranda sturmotaĉmento sub aŭtoritato de la Chabab – mallongigo de la somala (...)
http://eo.mondediplo.com/article2000.html

En Montreuil (Parizo), la pretervivintoj de la libia milito - Pierre BENETTI
Celanta « protekti la civilulojn » la milita interveno de 2011 en Libio devigis multajn afrikanojn, kiuj vivis tie, forfuĝi. Kelkaj trafis en Montreuil, apud Parizo, kie la aŭtoritatuloj rifuzas akcepti ilin. SUR LA RANDOJ de fenestro, sakoj plenaj de vestaĵoj, apogataj kontraŭ la vitro, pli malpli tenas ekvilibron ; suposkatoloj estas stokitaj sur mureto, kaj grandaj plastaj bovlegoj estas stakitaj sub benko. Sur ĉi tiu placo en Montreuil (Seine Saint-denis), cento da homoj partoprenas publikan (...)
http://eo.mondediplo.com/article1996.html

http://eo.mondediplo.com/