neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/rusio-alvoko-por-liberigo-de-nade%C4%B5da-tolokonnikova.html

Ĉar ili kantis « punkan preĝon » kontraŭ Vladimir Putino en la katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, Nadeĵda Tolokonnikova kaj Maria Alekhina, de la kolektivo Pussy Riot, estis kondamnitaj en aŭgusto 2012 pro « vandalismo motivita de religia malamo » je du jaroj da mallibereco en « punkolonio ».

Post denunco de nehumanaj malliberecaj kondiĉoj kaj malsatstriko, Nadeĵda Tolokonnikova, 24-jaraĝa, patrino de 5-jara knabineto, estis delokigita 4.000 kilometrojn for en la regionon de Krasnojarsk en Siberio. Laŭ la rusa delegito pri homaj rajtoj, Vladimir Lukin, « plenumi punon en tiu regiono faciligus sian resociiĝon ».

Jen esprimo kiun oni ne plu aŭdis en Rusio de la soveta epoko kaj ties ĉasado kontraŭ ĉiuj disidentoj. Fakte la kantistino de Pussy Riot fariĝis simbolo de la subpremitoj fare de la reĝimoj : gejoj persekutitaj en la nomo de la nun laŭleĝa lukto kontraŭ la samseksema « propagando », migrantaj laboristoj ekspluatataj kaj perfortataj sur la konstruejoj de Ŝoĉi kaj aliloke, puno pro kontraŭ-religiaj diroj, viktimoj de ekologiaj difektoj kaŭzitaj de laboroj kondukitaj sen interkonsento kun la loĝantoj, opozicio silentigita, NRO persekutitaj… Fronte al tiuj pli kaj pli multnombraj malobservadoj pri homaj rajtoj, Eŭropo restadis mirige silenta.

En letero adresita al la filozofo Slavoj Žižek el sia malliberejo, Nadeĵda Tolokonnikova kritikas la komplezon de la okcidentaj registaroj pri la subprema kaj liberdetrua politiko de Vladimir Putino.

Ŝi interalie priskribas en la franca revuo Philosophie magazine :

« La bojkoto de la olimpiaj Ludoj en Soĉi, en 2014, estus komprenita kiel etika sinteno ».

ALVOKO

Iniciate de Philosophie magazine, ni, eŭropaj intelektuloj lanĉas alvokon al niaj registaroj kaj al Eŭropo por ke ili rompu kun sia sinteno de kulpa toleremo, ke ili premu sur la registaro de Vladimir Putino en la celo liberigi senatende Nadeĵda Tolokonnikova-n kaj Maria Alekhina-n :

Francio (Élisabeth Badinter, Pascal Bruckner, Alain Finkielkraut, Marcel Gauchet, André Glucksmann, Claude Lanzmann, Edgar Morin, Bernard Stiegler),

Germanio (Axel Honneth kaj Hartmut Rosa),

Italio (Toni Negri kaj Gianni Vattimo),

Hispanio (Fernando Savater),

Hungario (Agnes Heller),

Slovenio (Slavoj Žižek),

Unuiĝinta Reĝlando (Richard Sennett).

Rusio estas Konstitucia respubliko, konstanta membro de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi subskribis la Eŭropan Konvencion pri homaj rajtoj. Proksime de la Olimpiaj Ludoj venontan februaron, estas tempo rememorigi tion al ĝi.

http://www.philomag.com/lepoque/breves/appel-a-la-liberation-de-nadejda-tolokonnikova-8490