neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/1an-de-decembro-1955-rosa-parks-rifuzas-rasan-apartismon.html

La 1an de decembro 1955, en Montgomery (Alabamo), juna nigrulino enbusiĝas post labortago kaj sidas.

La buso estas homplena. La ŝoforo ordonas ke ŝi cedu sian sidlokon al blanka pasaĝero. Ŝi rifuzas. Ŝi estas tujtuje arestita, juĝita kaj kondamnita pagi monpunon je 15 dolaroj. Per sia rezista sinteno, Rosa Parks impulsas, nevole, la movadon pri civitaj rajtoj kaj fariĝas simbolo de lukto kontraŭ rasa apartismo en Usono.

Tiam, Alabamo estas unu el al plej rasismaj usonaj Ŝtatoj. La validaj apartismaj reguloj en la transportoj estas striktaj. La Blankuloj sidas antaŭe, Nigruloj malantaŭe. Kaj la Blankuloj estas prioritataj en la « meza parto » de la buso.

Tiu apartismo ne limiĝas al la publikaj transportoj. Blankuloj kaj Nigruloj frekventas nek la samajn lernejojn, nek la samajn spektaklejojn, ili estas enterigitaj en apartaj tombejoj… tio malgraŭ la « civil rights » kiuj akordas, de 1865, la samajn rajtojn al ĉiuj usonaj civitanoj.

Post la kondamno de Rosa Parks, juna nigra pastro tiam nekonata, Martin Luther King, lanĉas kampanjon de protesto kaj bojkoto kontraŭ la transporta firmao.

Plejparte el la nigraj pasaĝeroj piediras, devigante grandan parton el la publikaj busoj restadi en la garaĝoj.

Taksioj kondukitaj de Nigruloj proponas bustarifajn servojn. Transporta paralela servo iom post iom efektiviĝas.

Dum tiuj eventoj, Martin Luther King ellaboras sian doktrinon pri neperforto kaj konfirmiĝas kiel defendanto de Nigra Ameriko en Usono. Malgraŭ tiuj gravaj incidentoj, minacoj kaj atencoj plenumitaj kontraŭ la hejmoj de Martin Luther King kaj la advokato Edgar Nixon, la bojkoto daŭras 381 tagojn, ĝis la 13a de novembro 1956, kiam la Ĉefkortumo deklaras kontraŭleĝa la apartismon en la busoj.

La irenda vojo tamen plu estas longa. Nur en 1964 la « Civil Rights Act » malpermesos ĉiajn apartismojn en la publikaj lokoj, en administracio kaj dungado, kaj en 1965, la « Voting Rights Act » nuligos la testojn kaj impostojn por fariĝi voĉdonantoj en Usono.

La buso de la 1a de decembro 1955 estas hodiaŭ konservata en la muzeo Henry Ford de Dearborn, apud Detrojto (Miĉigano), tie kie Rosa Parks travivis grandan parton el sia vivo.

http://blogs.lesechos.fr/echos-d-hier/1er-decembre-1955-rosa-parks-a7635.html