neniammilitointerni.over-blog.com/preview/7eb22dd7cf59f4dd20d77124f3292829ca25fe14

Matene de la 27a de novembro, unu el la plej grandaj romaaj kampadejoj en Francio estis evakuita en Saint-Ouen, Seine-Saint-Denis. Plimulte el la loĝantoj troviĝas nun senhejma. La elpelado fuŝis la tutan procezon pri enlernejigo kaj aliro al kuracado aranĝita por la familioj.

Senhejmaj familioj

La loĝantoj de neformala kvartalo en Saint-Ouen (Seine-Saint-Denis), priskribita de la gazetaro kiel unu el la plej grandaj romaaj kampadejoj en Francio – oni taksas ke 800 personoj vivis tie je preciza momento – estis perforte elpelitaj matene de merkredo 27a de novembro 2013.

Laŭ la gazetaro, ĉirkaŭ 70 neplenaĝuloj figuris inter la ĉirkaŭ 250 elpelitaj personoj. La granda plimulto el la elpelitaj rezidentoj troviĝas senhejma, sen iu ajn loko por vivi, je temperaturo 7°C kiu anoncas la vintran komencon.

Kontraŭleĝa elpelado

Internacia Amnestio bedaŭras ke la francaj aŭtoritatoj – je nacia kaj loka nivelo – plu mokas la internacian rajton koncerne la homajn rajtojn okazigante tiajn truditajn elpeladojn.

La elpelado de Saint-Ouen estis efektivigita post decido de la superinstanca tribunalo de Bobigny la 2an de oktobro 2013. La tribunalo decidis tion post peto de la proprietuloj de la okupitaj parceloj, la Nacia societo de la francaj fervojoj (SNCF) kaj Franca fervojreto (RFF), kiuj petas redonon de tiuj terenoj, kaj de la urbestro de Saint-Ouen, kiu asertis ke la loĝejoj situataj sur aŭ proksime de la fervojoj starigis veran riskon pri sekureco.

Tiu elpelado estis efektivigita spite la preskribojn transdonitajn al la prefektoj en la interministeria cirkulero de la 26a de aŭgusto 2012, kiu instigas ilin apliki mezurojn por akompani la familiojn en celo de ensociiĝo.

Hodiaŭ, tiuj dekoj da familioj troviĝas sen hejmoj, submetataj al malfacilaj klimataj kondiĉoj kaj senigitaj je medicina flegado kaj lernejigo.

Politiko kiu devas ĉesi

La trudita elpelado el la kampadejo de Saint-Ouen demonstras unu plian fojon ke la interministeria cirkulero publikigita antaŭ unu jaro estas nesufiĉa por protekti la migrantajn Romaojn kontraŭ la truditaj elpeladoj.

Internacia Amnestio renovigas sian alvokon al la franca registaro ke ĝi faru klarajn kaj devigajn aranĝojn kontraŭ tiu praktiko kiu malobservas engaĝiĝojn koncerne la homajn rajtojn.

Estas fundamente malpermesi ĉiujn uzadojn de truditaj elpeladoj ĉar :

Ili estas kontraŭleĝaj rilate al la normoj de la eŭropa kaj internacia leĝaro.
Ili pligravigas la vivkondiĉojn de la personoj kondamnante ilin al vagado.
Ili kaŭzas interrompojn de traktado pri lernejigo kaj kuracado.
Ili estas traŭmatizaj aparte por la infanoj. Ili fiaskigas la procezon al sociiĝo.
Ili estas kontraŭaj al homa digneco.

www.amnesty.fr/node/730/France-la-politique-cruelle-expulsion-des-campements-doit-cesser-10201