neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/palestinaj-teritorioj-la-ekscesa-kaj-neutila-perforto-kontra%C5%AD-la-palestina-vila%C4%9Do-nabi-salih-devas-%C4%89esi.html

En Nabi Salih, en Palestino, « la milito pri akvo » rekomencas ĉiujn vendredojn.

De 2009, la loĝantoj de Nabi Saleh protestas ĉiujn vendredojn kontraŭ la « ŝtelo » de ties fonto fare de la israelaj kolonianoj.

Helpataj de internaciaj aktivuloj favoraj al la palestina kaŭzo, ili plu luktas, malgraŭ la milita subpremo, por reakiri la bezonatan resurson por la vilaĝa konservado.

http://mondeacinter.blog.lemonde.fr/2013/11/08/a-nabi-saleh-en-palestine-la-guerre-de-leau-reprend-chaque-vendredi/


La 550 vilaĝanoj de Nabi Salih suferas konstante pri perforta subpremo de la israela armeo. Helpu nin ilin protekti.

De 2009, la vilaĝanoj organizas semajnajn pacajn manifestaciojn kontraŭ la israela milita okupado kaj la israela kontraŭleĝa kolonio Halamiŝ, kiu okupas plejparte el iliaj agrokulturaj teroj.

Defiante la justicajn decidojn, la kolonianoj ankaŭ faris de la akvofonto de la vilaĝo turisman atrakcion kaj senigas je aliro la loĝantojn de Nabi Saleh.

La israela armeo rebatas la pacajn manifestaciojn per ekscesa kaj nepravigita uzado de forto.

Ĝis nun, la soldatoj mortigis du personojn, Mustafa Tamimi kaj Ruŝdi Tamimi, kaj vundis centojn da aliaj, inter kiuj virinoj kaj infanoj.

La israela armeo ankaŭ minacas la vilaĝanojn, ekzemple deklarante la tutan vilaĝon kiel « fermitan militareon », efektigante noktajn invadojn, arestante infanojn kaj arbitre uzante plorigajn gasojn, kiuj estas pafitaj en la domojn, okazigante vundojn kaj difektaĵojn.

Admonu la israela Ministro pri Defendo, S° Moshe Ya'alon, ke li ĉesigu uzadon de ekscesa kaj neutila forto kontraŭ la vilaĝanoj de Nabi Saleh kaj kontrolu ke la agentoj pri sekureco, kulpaj pri la murdoj de Mustafa Tamimi kaj Ruŝdi Tamimi, kaj pri la vundoj de aliaj personoj vivantaj en la vilaĝo, estu kondukitaj al justico.

http://www.amnesty.lu/mobilisez-vous/signez-une-petition/la-violence-excessive-et-inutile-contre-le-village-palestinien-nabi-saleh-doit-cesser/