neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/hispanio-le%C4%9Dprojekto-por-kontroli-la-manifestaciojn.html

« Deklaracio pri aŭtoritato », titolas la ĵurnalo post leĝprojekto de la registaro kiu « limigas, interalie, la rajton manifestacii ».

Nomita « civitana leĝo pri sekureco », ĝi antaŭvidas monpunojn de 1.000 ĝis 30.000 eŭroj por « gravaj deliktoj » kiel « minaci aŭ insulti policiston » aŭ « disponi pri elementoj kiuj malhelpas liberan trafikon de veturiloj kaj personoj ».

La leĝprojekto antaŭvidas monpunojn ĝis 600.000 eŭroj por la « gravegaj » deliktoj kiel « filmi aŭ diskonigi bildojn de policistoj kiuj minacas ilian sekurecon » aŭ « manifestacii sen antaŭavizo ĉe Ŝtatinstitutoj kiel Kongreso, Senato aŭ altaj tribunaloj ».

La nuna ministro pri Internaj aferoj je iniciato de la leĝprojekto, Jorge Fernandez Díaz, estas ege kritikata de la asocioj kaj sindikatoj de la lando pro ties firmeco, indikas la ĵurnalo.

www.courrierinternational.com/une/2013/11/21/un-projet-de-loi-pour-controler-les-manifestations

Petskribo: secure.avaaz.org/es/ley_mordaza_5/