neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/nov-zelando-rifuzas-la-statuson-de-klimatrifu%C4%9Dinto-al-lo%C4%9Danto-de-kiribato.html

La nov-zelanda justico rifuzis konsenti al li la statuson de rifuĝinto kaj resendas lin al Pacifika arkipelago minacita per akvo-leviĝo.

neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/kiribato-li-postulas-statuson-de-klimatrifu%C4%9Dinto.html

VIZO. La advokatoj de Ioane Teitiota, 37-jaraĝa, pledis tiamaniere ke lia kliento ne estu resendita hejmen, malgraŭ findato de lia vizo, ĉar la tutmonda varmiĝo minacas lian denaskan landon.

Tutaj areoj de la arkipelago, tridek koralaj atoloj kies plejparte apenaŭ superas la marnivelon, estas regule invaditaj de la oceano. La erodo iom post tiom detruas la marbordojn kaj la rikoltoj malriĉiĝas pro enfiltrado de sala akvo en la rezervujojn de dolĉa akvo.

ENGLUTADO. En juĝo publikigita mardon 26an de novembro 2013, la juĝisto de la Alta Kortumo, John Priestley, agnoskis ke Kiribati suferas pri difektiĝo de ties medio. Sed milionoj da loĝantoj de areoj proksime de la maro estas en simila situacio al tiu de la plendanto, li aldonis.

Ioane Teitiota krome ne respondas al la bezonataj kriterioj por ricevi la statuson de rifuĝinto laŭ internacia leĝaro.

Por esti tiel agnoskita, rifuĝinto devas esti minacita per persekutado se li reiras en sian denaskan landon, laŭ la konvencio de UN pri la rifuĝintoj, rememoris la juĝisto.

« La ekonomia medio de Kiribati eble ne estas tiom alloga kiom Aŭstralio aŭ Nov-Zelando por la plendanto (..), sed la situacio de la plendanto ŝajne ne estas malsama ol tiu de liaj kuncivitanoj ».

Justico ankaŭ forĵetis la argumenton de la defendantoj kiuj pretendas ke la viro estas viktimo de « pasiva persekutado » fare de medio.

NE KONVINKAJ. « Tiuj petoj pri akiro de klimatrifuĝinta statuso estas nova afero kaj esprimas optimismon, sed ili ne estas konvinkaj, kaj destinitaj al fiasko », konkludis la justico.

Se tiuj petoj estus akceptitaj, « milionoj da personoj minacitaj je mezlonga daŭro pri ekonomiaj seniĝoj, pri konsekvencoj de natura katastrofo, milito, aŭ alfrontitaj al malfacilaĵoj kaŭzitaj de la tutmonda varmiĝo, povus tiam peti subite protektadon de la konvencio pri rifuĝintoj », li aldonis.

Kiribato estas parto de insulaj nacioj, kun Maldivoj, Tuvalo kaj Tokelao, kiuj povus fariĝi « senteraj » pro la tutmonda varmiĝo, laŭ la Komisiono pri Homaj rajtoj de UN. Ankaŭ Marŝala insulo kaj aliaj arkipelagoj estas minacitaj.

sciencesetavenir.nouvelobs.com/nature-environnement/20131126.OBS6930/un-habitant-des-kiribati-se-voit-refuser-le-statut-de-refugie-climatique.html