neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/argentino-c%C3%B3rdoba-monsanto-blokita-de-du-monatoj.html

De du monatoj, ĉirkaŭ 50 manifestaciantoj tendumas kontraŭ Monsanto en Malvinas Argentinas (Córdoba), kaj tute ne intencas reiri hejmen. Tiuj civitanoj staras ĉe la domo apud la ĉefa enirejo de la nova uzino Monsanto nun konstruata.

Ili tendumas por protesti kontraŭ la nova uzino pri traktado de semoj GMO kiu ekfunkcios en 2014.

Celina Molina, aktivulo de Asamblea Malvinas Lucha por Vida simple diras : « Ni ne volas ke Monsanto fariĝu la dua Latin-Amerika uzino pri traktado de GMO en nia urbo. »

La planoj pri konstruado de la estonta uzino de Monsanto antaŭvidas 240 silojn por stokado de maizoj GMO kemie traktataj. La siloj estas ekipitaj per ventoliloj kiuj estas necesaj por ventoli la putojn.

Maizoj GMO, stokitaj en preciza areo, emas frotadi inter si kaj produkti kemian polvon kiu eksplodas sen ventolado. Kelkaj personoj timas ke kiam Monsanto ŝanĝos la ventolilojn, la urbo Malvinas estos superŝutita sub kemia polvo.

Monsanto jam okazigis multajn damaĝojn en la sano de argentinaj civitanoj. Ili atestis pri la longdaŭra efiko de submeto al Roundup en la pasinta jardeko.

Epidemologiaj esploroj estis efektivigitaj en 2011-2012 en la areoj kie okazis pulvorigado de la herbicido Roundup de Monsanto.

La rezultoj de la enketoj montris procentojn da denaskaj misformaĵoj kaj misformaĵoj ĉe la infanoj ekstreme altajn, kaj procenton da aborto centoble pli altan ol la nacia averaĝo.

La ekaltiĝo de sanproblemoj en Argentino rekte koincidas kun la kreskado de kulturo de sojfabo kaj pulvorigado de herbicidoj proksime de loĝataj areoj.

Profesoro Andres Carrasco, direktoro pri molekula embriologio ĉe Universitato de Bonaero kondukis laboratorian studadon ligante la surlokajn sanproblemojn kun glifozato, aktiva ingredienco el la herbicido Roundup de Monsanto.

Monsanto havas abomenindan bilancon en Argentino kaj civitanoj de Malvinas decidis batali kontraŭ la giganto Monsanto.

Sofia Gatica, porparolanto de Patrinoj de Ituzaingo Anexo estis vundita dum la alfrontiĝoj kun la polico (video).

http://earthfirstjournal.org/newswire/2013/10/18/blockade-against-monsanto-in-argentina-enters-second-month/