neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/ukrainio-incidentoj-mar%C4%9Dene-de-por-e%C5%ADropa-manifestacio.html

Perfortaj incidentoj eksplodis dimanĉon 24-an de novembro marĝene de por-eŭropa manifestacio en Kievo. Partoprenantoj, kiuj provis enrompi la sidejon de la ukrainia registaro, estis repuŝitaj de la polico kiu uzadis plorigajn gasojn. La manifestaciantoj intencis protesti kontraŭ la decido de la registaro forlasi akordon pri asocio kun Eŭropa Unio kiu devis esti subskribita post kelkaj tagoj.

Dekoj da miloj da personoj kolektiĝis sur la placo de Sendependenco en Kievo, fama loko de la por-okcidenta Oranĝa Revolucio en 2004. la manifestaciantoj provis trapasi polican kordonon antaŭ la registara sidejo proksime de tiu placo. Kelkaj ĵetis ŝtonojn al la policistoj. Tiuj-ĉi rebatis per klabfrapoj kaj plorigaj gasoj. Kvieto revenis poste, kaj neniu arestado okazis.

Svingante flagojn de Eŭropa Unio kaj de la ukrainiaj opoziciaj partioj, la manifestaciantoj protestis kontraŭ la decido de la registaro rezigni pri proksimiĝo al Eŭropo. Ili akuzas la reĝimon de la prezidento la Viktor Ianukoviĉ ke li cedis al la premoj de Rusio kiu instigas Kievo-n aliĝi al dogana unio kun aliaj landoj de eks-sovetunio.

http://www.rfi.fr/europe/20131124-ukraine-violents-incidents-manifestation-pro-europeenne-kiev-ianoukovitch-ue