Foto:Aluminia minejo de Arlit, ekspluatata de Areva en Niĝero. | AFP/PIERRE VERDY
neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/stop-premon-de-areva-sur-ni%C4%9Dero-n.html
Niĝero, unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, havas hodiaŭ historian oportunecon por pli profiti la ekspluatadon de ties naturaj resursoj.

Areva, « tutmonda ĉeffirmao pri nuklea energio », nun intertraktadas kontrakton kiu ebligas al ĝi ekspluati uranion en tiu lando. De pli ol 4 jaroj, Areva, profitas senŝarĝigojn kaj diversajn fiskajn avantaĝojn en Niĝero. Pro tio, la lando ricevas tro malmulte de gajnoj el la ekspluatado de ties uranio. Rezulto : Niĝero estas samtempe la 4-a produktanto de uranio kaj unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo!

En tiu-ĉi preciza momento, la renovigado de la kontraktoj de Areva okazas en la plej intensa opakeco. Nu, la nova kontrakto ligos Niĝeron por la estontaj jaroj : malbone traktata, ĝi senigos la landon de la gajnoj necesaj al ĝia disvolvado, pri kio ties loĝantaro kruele bezonas. Kun tiu mono, Niĝero povus fronti la ciklajn nutraĵajn krizojn, investadi en edukado, agrikulturo kaj certigi postvivadon de la sistemo pri senpaga aliro al flegado kiu estas minacata.

Areva estas firmao posedata de franca Ŝtato je pli ol 80%. Uranio estas vivnecesa resurso por Areva kaj Francio.

En Francio, unu ampolo en tri estas prilumita dank’al niĝera uranio, dum en Niĝero, preskaŭ 90% el la loĝantaro ne havas elektro-aliron.

Ni ĉiuj estas koncernataj : ni devas fari premon sur Areva por ke la multnacia firmao konsentas reekvilibrigi sian novan kontrakton kun Niĝero.

Sed ni devas rapidi, ĉar ĝi povas esti subskribita ĉe iu ajn momento kaj la sekvonta traktado eble okazos post nur 10 jaroj.

Oxfam France kaj ROTAB (Reto de Organizaĵoj por travidebleco kaj buĝeta analizo), en Niĝero, lanĉas urĝan kampanjon por premi sur Areva : por la niĝera loĝantaro, estas nun aŭ post 10 jaroj !

https://secure.avaaz.org/fr/petition/A_Luc_Oursel_PDG_dAreva_et_a_tous_les_actionnaires_dAreva_Le_pays_le_plus_pauvre_au_monde_face_a_Areva/?fbdm