neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/brazilo-%C4%88u-la-lando-frenezi%C4%9Das-proksime-de-la-mondpokalo.html

En Rio-de-Ĵanejro, la senhejmuloj estus murditaj por « purigi » la stratojn unu jaron antaŭ la manifestado, laŭ artikolo de la ĵurnalo El Pais.

La nacia centro pri defendo de homaj rajtoj, organismo subtenita de episkopara konferenco en Brazilo, konigis sian zorgon koncerne eblan « socian purigadon » de senhejmuloj por prepari la Futbalan Mondpokalon 2014.

La organizaĵo timas ke la registaro kiu parolas pri « purigado » de tiuj, kiuj vivas en la stratoj estu fakte eŭfemismo destinita allasi la ekzekutistojn kiuj operacias en la stratoj de Rio.

195 murdoj

En 2009, UN jam avertis Brazilon koncerne tentadon uzadi tiajn metodojn. Tamen, tiujn dek kvin lastajn monatojn, almenaŭ 195 murdoj de senhejmuloj estis listigitaj. La viktimoj plejofte estis brulitaj.

En 2011, la policistoj jam gvidis veran « etnan purigadon » kontraŭ senhejmuloj okazigante 142 viktimojn. Tiam, la prezidentino Dilma Rousseff promesis aranĝojn por lukti kontraŭ tiuj murdoj.

Laŭ la Brazila Instituto pri geografio kaj statistiko, ĉirkaŭ 1,8 miliono da personoj vivas en la stratoj kaj sur la placoj de urboj kaj malpli ol 25% el la urboj aranĝas taŭgajn politikojn por tiuj personoj.

http://www.lematin.ch/monde/sdf-seraient-tues-preparer-mondial/story/23742509