neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/e%C5%ADropo-taubira-kyenge-diaby-la-politikistoj-konfrontitaj-al-rasismo.html

En Francio, Christiane Taubira estas turmentita de senbrida rasismo. Nu, ŝi ne estas la sola politika persono en tiu kazo en Eŭropo.

« Simiino, manĝu vian bananon », « Mi preferas vidi ŝin en arbo ol ĉe registaro » « bongusta Banania! malbongusta Taubira ! »… La rasistaj insultoj kontraŭ la Ministro pri justico multobliĝis, memorigante bedaŭrinde la situacion de Cécile Kyenge, itala ministro pri Migrado, ankaŭ viktimo de malamegaj diroj.

neniammilitointerni.over-blog.com/italio-nigra-ministrino-ricevas-%C4%B5etojn-de-bananoj

Certe, egaleco kaj diverseco progresas en la eŭropa politiko, sed kun nuna konsekvenco, t.e signifa kresko de rasismaj insultoj kaj senbrida netolero.

Jen kelkaj eŭropaj politikaj viroj kaj virinoj, viktimoj de rasismo kiun oni kredis, iom tro rapide sendube, veninta el alia periodo :

Antaŭ nur du monatoj, la unua nigra deputito eniris en Bundestag : Karamba Diaby eniris la germanan parlamenton la 22an de septembro 2013. Sed, eĉ se li relativigas la fenomenon, tiu Senegalana devenanto jam suferis pri insultoj de pluraj ekstremdekstraj politikistoj. Tiuj-ĉi en 2011, ne hezitis konsili al la « nigrulaĉo reiri en savanon ».

Ricardo Lumengo, dua afrika deputito en Svislando, suferis pri samaj atakoj : en 2007, dum unu el siaj unuaj intervenoj, la deputitoj de la Svislanda Partio por Libereco manĝis bananojn kaj ĉokoladojn nomitajn « nigrulkapojn » samtempe imitante simiajn kriojn. La 1a de majo 2008, la politikisto naskiĝinta en Angolo intervenis okaze de la laborfesto kaj ricevis pluvojn da bananoj. Poste deputitoj tamen provis nei ĉiajn rilatojn inter tiuj agoj kaj la haŭtkoloro de Ricardo Lumengo.

Ne sufiĉe lojalaj?

En Belgio, la naciisma ekstremdekstra partio Vlaams Belang deklaris, en majo 2011, en pamfleto senpage disdonita ke Bertin Mampaka, vic-prezidanto de la Brusela Parlamento, estas « simbolo de migranta loĝantaro kiu minacas la socian pacon ». Simila scenaro por Manuela Ramin-Osmundsen, eks-ministro pri Infaneco kaj Egaleco en Norvegio, el martinika deveno, kaj unua ne-blanhaŭta en la registaro (2007), aŭ por Ahmed Aboutaleb, eks-Ŝtatsekretario por Sociaj aferoj de Nederlando kaj urbestro de Roterdamo (2009), kaj Nyamko Sabuni, ministro pri Integriĝo kaj Egaleco en la sveda registaro (2006).

Ekstremdekstro ne konsideras ilin kiel « legitimaj » kaj maltrankviliĝas pro la fakto ke politika potenco estas atribuata al persono, laŭ ĝi, lojala al eksterlanda potenco », la fideleco de tiuj politikistoj al sia lando estas senkiale kontestata.

En Unuiĝinta Reĝlando, Sayeeda Warsi, Ŝtatministro pri eksterlandaj aferoj kaj membro de la House of Lords, estis atakita pri sia religio : el pakistana deveno, ŝi estas islamano kaj batalas kontraŭ islamofobio. Tio sufiĉis por ke unu el ŝiaj mallaŭdantoj akuzas ŝin pri radikalismo, eĉ aludas ke ŝi povus havi rilatojn kun terorismo.

Finfine, John Godson, unu nigra deputito en Pollando, naskiĝinta en Niĝerio, suferas de pli ol 20 jaroj pri rasismaj agadoj : plurfoje draŝita dum sia alveno en Eŭropo en 1993, li asertis ke la poloj estas hodiaŭ pli toleremaj kaj ke rasismo malaperas, li ankaŭ konsentas ke « kontraŭjudismo en Pollando plu estas problemo ».

http://www.jeuneafrique.com/Article/ARTJAWEB20131115182832/racisme-christiane-taubira-ahmed-aboutaleb-bertin-mampaka-diaporama-affaire-taubira-kyenge-diaby-les-autres-politiciens-europeens-confrontes-au-racisme.html