neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/centr-afrika-respubliko-preska%C5%AD-6.000-infansoldatoj-la%C5%AD-un.html

Laŭ Unicef, tiu cifero preskaŭ duobliĝis de post la precedenca taksado. La lando spertas internan militon depost la puĉo kiu renversis en marto la prezidenton François Bozizé.

Preskaŭ 6.000 infanoj estis varbitaj en milicoj batalantaj en Centr-Afrika Respubliko, deklaris vendredon en Ĝenevo, alta respondeculo de UN, denuncante la perfortan spiralon en tiu lando.

« Hodiaŭ, oni parolas pri proksimume 5.000 ĝis 6.000 infanoj, kiuj reprezentas kvazaŭ-duobliĝon de nia precedenca taksado » kiu estis je 3.500 infanoj, deklaris Sulejman Diabate, reprezentanto de Unicef en Centr-Afrika Respubliko. La agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por infaneco regule denuncis la varbadon de infanoj en la armitaj grupoj de tiu lando ruinigita de interna milito.

En julio 2013, UN-organizaĵo jam maltrankviliĝis pri la kreskanta varbado de infanoj tiom en la ribelantaj grupoj kiom en la registaraj milicoj, kaj taksis ilin tiam je 2.500.

Centr-Afrika Respubliko enprofundiĝas en kaoson depost puĉo pasintan marton, gvidata de la ribela koalicio Seleka, venanta de islama malplimulto, kiu renversis la regantan prezidenton François Bozizé. Ĉefo de Seleka, Michel Djotodia, memproklamis sin prezidento kaj akceptis organizi balotadon venontjare.

Centr-Afrika Respubliko konsistas el 80% da kristanoj kaj malplimulto da islamanoj. La lando spertas nun periodajn alfrontiĝojn inter ambaŭ religiaj komunumoj, inter grupoj de « mem-defendoj » kaj eks-ribelantoj de Seleka, aldone al forta kreskado de banditismo en Bangio.

« La situacio kiun ni spertas en Centr-Afrika Respubliko hodiaŭ estas tre, tre grava », deklaris Sulejman Diabate, lanĉante alvokon al mobilizado de la internacia komunumo, por ke ĝi ĉesigu tiun situacion.

Krome, la lando, kiu estas parto de la plej malriĉaj landoj en la mondo, dum ties sub-grundo posedas gravajn minajn rezervejojn da oro, diamanto kaj uranio, spertas gravan humanitaran krizon. Laŭ Diabate, ĉirkaŭ 4,6 milionoj da personoj estas tuŝataj de la krizo.

« Duono el la loĝantaro estas malpli ol 18-jara, antaŭ la krizo la situacio tiam estis ne tre bona, kaj nun tio estas eĉ pli grava », li diris.

La afrikaj landoj deplojis ĉirkaŭ 2.500 soldatojn en la lando. Tiu kontingento kreskos al 4.500 homoj, sed el diplomatia fonto oni indikas ke tio ne sufiĉos por ĉesigi la regantan malordon kaj ke la blukaskuloj estos deplojitaj.

http://www.liberation.fr/monde/2013/11/22/pres-de-6-000-enfants-soldats-en-centrafrique-selon-l-onu_961314