neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/honkongo-la-indoneziaj-domservistinoj-reduktitaj-al-sklavismo.html

La junulinoj estas ekspluatataj de oficejoj pri dungado kaj varbado kiuj allogas ilin per altaj salajroj, asertas Internacia Amnestio en raporto publikigita en Honkongo.

Fakte, la junulinoj estas senigitaj de iliaj legitimaĵoj kaj eltiritaj de ekstravagancaj sumoj de tiuj samaj agentejoj kontraŭ malindaj laborkondiĉoj, laŭ la organizaĵo pri homaj rajtoj.

« Ekde la momento kiam la virinoj konsentas subskribi por labori en Honkongo, ili falas en ekspluatadan kaptilon kiu, en kelkaj okazoj, similas modernan sklavismon », denuncis Norma Kang Muico, specialisto pri la migrantaj rajtoj en Azio-Pacifiko ĉe Amnestio.

La raporto akuzas Indonezio-n pri pasiveco en tiu afero. « La aŭtoritatoj elvokas naciajn leĝojn supozatajn protekti tiujn virinojn sed tiuj leĝoj estas malofte aplikataj », substrekas S-ino Muico.

En Komunikaĵo, la Honkonga ministerio de la Laboro indikas ke ĝi estas « deciditaj protekti la rajtojn » de la indoneziaj domservistinoj, « Ĉiuj pruvitaj ekscesoj estos persekutataj », li aldonas.

Preskaŭ 300.000 eksterlandaj domservistinoj laboras en Hongkongo, inter kiuj plimulto devenas de Sud-Orienta Azio, ĉefe de Filipinoj kaj Indonezio.

La raporto de Amnestio, laŭ kiu du trionoj el la domservistinoj suferas pri psikologiaj aŭ fizikaj perfortoj, enhavas nerefuteblajn atestojn.

« Ŝi ordonis al la hundoj ke ili mordu min »

« La virino regule maltraktis min fizike. Iam, ŝi ordonis al siaj du hundoj ke ili mordu min, raportis 26-jaraĝa junulino veninta de Ĝakarto.

« Mi estis mordita dufoje. Ŝi filmis la okazaĵon per sia poŝtelefono, kaj ŝi rigardis ĝin senĉese, ridante ».

Unu intervjuita en tri ne havas permeson forlasi la hejmon de sia dunganto. Multaj estas tiuj, kiuj raportas pri fizikaj kaj seksaj perfortoj, asertas ke ili suferas pro malsato, dum longaj labortagoj – po averaĝe 17 horoj tage – kaj mizeraj salajroj.

Laŭ Eman Villanueva, porparolanto de Asian Migrant Coordinating Body, asocio pri defendo de la rajtoj de migrantaj laboristoj, la aŭtoritatoj de Honkongo « favoras socian eksiĝon » traktante la dungitojn kiel « ĵetindajn varojn ».

Fine de septembro, honkonga paro estis kondamnita al pli ol kvin kaj tri jaroj da mallibereco tial ke ĝi suferigis veran inferon al sia indonezia domservistino, brulita per gladilo, aŭ frapita per bicikla ĉeno.

Amnestio pridemandis 97 indoneziajn domservistinojn kaj firmigis siajn konkludojn kun enketo de Unio de migrantaj laboristoj de Indonezio ĉe 1.000 virinoj.

Kompare kun aliaj landoj de Sud-Azio, Honkongo ofertas relativan garantion pri rajtoj de domservistinoj : ili havas po unu feritagon semajne, feriojn, minimunan garantian salajron (po 387 eŭroj monate, plus kuŝlokon kaj manĝaĵon), kaj ripoztagojn pro malsano.

Ilia restado tamen estas kondiĉita al ilia dungado : post fino de la kontrakto, ili estas rehejmenigitaj se ili ne trovas novan dungon, kio povas malkuraĝigi la plej malfortajn plendi okaze de ekscesoj fare de iliaj dungantoj.

http://www.20minutes.fr/monde/1252865-20131121-amnesty-domestiques-indonesiennes-hong-kong-reduites-esclavage