neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/usono-jeremy-hammond-informfonto-de-wikileaks-ricevas-10-jarojn-da-malliberejo.html

Jeremy Hammond, membro de Anonymous kiu provizis informojn al Wikileaks, estis kondamnita vendredon 15an de novembro al 10 jaroj da malliberejo ĉar li komunikis konfidencajn dokumentojn al la retpaĝaro de Julian Assange.

Arestita en marto 2013, kadre de enketo ligita al la grupo de retpiratoj LulzSec, Jeremy Hammond, 28-jara usonano, estis ĵus kondamnita al 10 jaroj da malliberejo en Novjorko.

Tiu retpirato, kiu deklaris sin kulpa en la pirat-afero de la serviloj de la firmao Strategic Forecasting, ŝtelis tie milionojn da internaj komunikaĵojn kaj 860.000 sliparojn pri bankaj datumoj de la klientoj de la firmao. Hammond plusendis la datumojn el la unua kategorio al Wikileaks, kiu publikigis ilin en februaro 2012.

« Mi agis tiel ĉar mi opinias ke la homoj rajtas scii kion faras la registaroj kaj firmaoj malantaŭ siaj ŝlositaj pordoj », deklaris Jeremy Hammond en pasinta majo. Lia arestado komence de marto en Ĉikago eblis pro la kunlaborado de eks-membro de LulzSec, Hector Xavier Monsegur, kun la usonaj aŭtoritatoj.

La kondamno de Jeremy Hammond estas ĝis hodiaŭ la plej severa kadre de la afero LulzSec : en Unuiĝinta Reĝlando, la retpiratoj kondamnitaj ricevis maksimume 15 monatojn de malliberejo. Notinde ke la Usonano riskis ĝis 30 jaroj da mallibereco : puno mildigita kiam li decidis deklari sin kulpa.

http://www.clubic.com/antivirus-securite-informatique/virus-hacker-piratage/piratage-informatique/actualite-601694-jeremy-hammond-source-wikileaks-ecope-10-ans-prison.html