neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/bulgario-pluraj-miloj-da-manifestaciantoj-en-sofio.html

Pluraj miloj da bulgaraj funkciuloj manifestaciis sur la stratoj de Sofio ĉi-matene postulante aranĝojn de lukto kontraŭ malriĉeco kaj preskaŭ mil studentoj defiladis en alia kolektiĝo por postuli demision de la registaro.

Inter 3.000 (laŭ la bulgara gazetaro) kaj 6.000 funkciuloj (laŭ la organizantoj) respondis la alvokon de unu el ambaŭ ĉefaj bulgaraj sindikatoj de la publika funkciado (KNSB), paŝante antaŭ la parlamento kun violkoloraj flagoj kaj skandante sloganojn kiel « unu salajro, decaj kondiĉoj de laboro kaj dungado. Stop mizeron » kaj « ni ne volas labori la tutan vivon por mizeraj pensioj ».

Ili postulas altiĝon je 10% de la salajroj de la publika funkciado kaj rajton pri anticipaj emeritiĝoj. Ili ankaŭ volas repagon de impostoj ekde venontjare por preskaŭ 462.000 salajruloj kiuj ricevas minimuman salajron de 340 levoj (174 eŭroj)

La registaro de la ĉefministro, Plamen Orecharski, teknokrato subtenita de la socialistoj, sin deklaris preta diskuti pri repago de imposto je ununura procento je 10% por la malaltaj salajroj komence de 2015.

Paralele al tiuj sociaj depostuloj, la bulgara registaro restas sub premo de studenta mobilizado komencita antaŭ preskaŭ kvar semajnoj, kiu provas relanĉi movadon kontraŭ la registaro ligita al « oligarkio », komencita meze de junio.

Preskaŭ 1.000 studentoj, laŭ la surloka gazetaro, kolektiĝis apud la parlamento, kie grava polica aranĝo estis instalita.

La Bulgario, kiu kuniĝis kun Eŭropa Unio en 2008, estas la plej malriĉa lando el la 28-landa bloko, kun meza salajro de 400 eŭroj kaj mezaj pensioj de 150 eŭroj, laŭ la bulgara instituto de statistikoj.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2013/11/20/97001-20131120FILWWW00418-plusieurs-milliers-de-manifestants-a-sofia.php