neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/saravako-la-sie%C4%9Do-de-la-penanoj-da%C5%ADras-malgra%C5%AD-la-subpremon.html

La Penanoj:
La forsto kaj ekspluatoj de palmolearboj detruas ilian arbaron.
La ĉasistoj-plukistoj Penanoj en Saravako, en la malajzia parto de insulo Borneo, luktas por malhelpi detruadon de siaj lastaj arbaroj kiu senigas ilin de ĉiaj vivrimedoj.
La teritoriaj rajtoj de la Penanoj ne estas agnoskitaj kaj iliaj arbaroj estas dehakitaj pro ties valoregaj lignoj kaj por lasi lokon al plantaĵoj de palmolearboj kaj hidroelektraj baraĵoj, forigantaj ĉiajn iliajn vivrimedojn.


La okupado de la Penanoj antaŭ la akvobaraĵo de Murumo daŭras malgraŭ la arestado, la 7an de novembro, de dek Penanoj, inter kiuj du infanoj. La Penanoj de Saravako blokas la baraĵ-konstruejon de Murumo de septembro, postulante pli bonajn kompensojn kaj pli da teroj. La baraĵo inundos la arbarajn domojn de la Penanoj kaj Keniaoj.

Ok Penanoj, inter kiuj 13-jaraĝa infano, estis arestitaj sur la baraĵ-konstruejo kaj detenitaj. Du aliaj Penanoj, inter kiuj 16-jaraĝa junulo, estis arestitaj dum ili provis viziti siajn parencojn ĉe la policejo.

La dek Penanoj estis detenitaj dum tri tagoj kaj liberigitaj pasintsemajne.

Ili aperos antaŭ la tribunalo la 26-an de novembro, sed ni ankoraŭ ne scias laŭ kiuj akuzoj.

La ekfunkciigo de la baraĵo komencis dum la konstruado de la domoj en la reloĝejo ne ankoraŭ estas finita kaj la Penanoj ne estis ĝuste konsultitaj. Surloka aktivulo deklaris al Survival ke la asertoj de la registaro kiu pretendas ke ĝi konsultis la komunumon kaj ke la baraĵo konformiĝas al internaciaj normoj estas « nur mensogoj ».

Ĉirkaŭ 1.400 Penanoj estis informitaj ke ili estos delokigitaj por lasi lokon al la baraĵo de Murumo, la unua el 12 novaj baraĵoj antaŭviditaj en la Ŝtato Saravako. La Penanoj de ambaŭ vilaĝoj, Long Wat kaj Long Malim, jam translokiĝis en unu el la lokoj de delokigado, sed la aliaj vilaĝoj rezistas postulante pli da teroj kaj pli bonajn kompensojn.

Survival International kondamnis la arestadon kaj detenon de la infanoj Penanoj. La organizaĵo petas de la malajzia registaro ke ĝi interrompu la ekfunkciigon de la baraĵo ĝis kontentigo de la depostuloj de la Penanoj kaj post ilia libera, antaŭa kaj klera konsento pri la delokiga procezo.

www.survivalfrance.org/actu/9749