neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/banglade%C5%9Do-la-batalo-de-la-teksa%C4%B5laboristoj-da%C5%ADras.html

Po 68 dolaroj monate – tia estas la nova minimuma salajro konsentita de la dungantoj de teksaĵaj uzinoj en Bangladeŝo, kiuj vastaskale provizas la okcidentan kaj nord-amerikan merkaton.

La lando estas la dua monda eksportisto de vestoj, post Ĉinio, dank’al mamultekosta laboristaro kies laborkondiĉoj similas nuntempan sklavecon.

En aprilo, 1.130 personoj mortis en disfalo de vest-fabrikejo en Dako en Bangladeŝo, destinitaj al la eŭropa merkato, provizante markojn kiel Benetton, Matalan et Primark.

La incidento ne restos sen konsekvencoj : la teksaĵlaboristoj ribelas hodiaŭ kontraŭ iliaj dungintoj kiuj neglektas la laboristajn rajtojn enspezante gravajn profitojn sur la internacia merkato.

Cele al komparo, unu el la plej gravaj industriaj katastrofoj en Novjorko, la incendio de la uzino Triangle Shirtwaist, en 1911, mortigis 146 laboristinojn.

La neglekto pri sekurecaj normoj favore al la dungitoj kaj la malbonaj laborkondiĉoj en la manufaktura sektoro tiam kaŭzis skandalon, estigante vastan movadon en la usonaj uzinoj.

100 jarojn poste, en Dako, en Bangladeŝo, ja okazis la plej gravan akcidenton en la historio de la teksaĵindustrio.

Ĉu tiu katastrofo, pli proksima al krima neglekto de senskrupulaj dungintoj ol simpla industria akcidento, povos esti la « Triangle Shirtwaist » de Bangladeŝo? Almenaŭ, la katastrofo ebligis altiri atenton pri tiuj mizeraj fabrikejoj, kiuj endanĝerigas la sanon kaj sekurecon de la aziaj laboristoj, eĉ kelkafoje lernejaĝaj.

Tiujn pasintajn semajnojn, eta revolucio ŝajnas okazi en tiu lando, duoble pli granda ol Nov-Brunsviko kaj preskaŭ enklavigita de Barata oriento.

Post unu semajno de striko, kelkafoje perfortaj, estis necese ke la ĉefministro Sheikh Hasina persone intervenu por konvinki la dungintojn altigi la salajrojn, kaj ke reiru al laboro la strikantoj, kiuj trudis haltigon de multaj uzinoj en la lando.

La konsentita minimuma salajro, kiu plu havas la rekordon de la plej malalta minimuma salajro en la mondo, plu restas nesufiĉa por la laboristoj.

La defio estas impona por la lukto de la bangladeŝaj teksaĵlaboristoj, sektoro kiu kolektas ĉirkaŭ kvar milionojn da personoj.

Tiom la politikaj estroj kiom la ekonomia elito interkonsentas por plu teni tre malaltaj la salajrojn por konservi la komercan pozicion de Bangladeŝo fronte al la internacia konkurenco de ties najbaraj landoj, kiel Vjetnamio, Barato aŭ Ĉinio.

http://impactcampus.qc.ca/international/bangladesh-la-bataille-des-employes-du-textile-se-poursuit/