neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/tafta-la-transatlantika-traktato-tifono-kiu-minacas-e%C5%ADropanojn.html

http://en.wikipedia.org/wiki/Transatlantic_Free_Trade_Area

De julio 2013, la akordo pri libera interŝanĝo TAFTA estas intertraktata ekster demokratia kadro, fare de ne-elektitaj reprezentantoj. La civita socio kaj civitanoj estas flankenigitaj, dum multnaciaj firmaoj kaj aliaj financaj premgrupoj havas rektan aliron al la intertraktadoj. La mandato pri intertraktado mencias ke la akordo celas trudi « nuligon, redukton aŭ preventon de superfluaj naciaj politikoj », evidenta minaco kontraŭ la suvereneco de popoloj por establi proprajn normojn pri sanitara sekureco.

For la falsajn promesojn pri kreskado!: post prirespondeco en la krizo, la multnaciaj firmaoj utiligas ĝin kiel rimedo por nuligi ĉiajn formojn de merkata reguligado aŭ protektado de la civitanoj. La ege spekulaj taksadoj de la ekspertoj anoncas altiĝon de kreskado je 0.06% kaj kreadon de 500.000 dungoj, sed kiom estos detruitaj ?

Ni rifuzu ke la multnaciaj firmaoj ŝtelu la publikan monon: en la intertraktada mandato de la Komisiono, kreado de privata tribunalo estas antaŭvidita por solvo de malkonsentoj inter Ŝtatoj kaj multnaciaj firmaoj. Tiel, la eksterlandaj firmaoj rajtos plendi kontraŭ la Ŝtatoj por postuli domaĝkompensojn je pluraj milionoj da dolaroj kiam publika politiko kontraŭstaros iliajn profitojn.

Kelkaj taŭgaj kialoj haltigi TAFTA-n:

Nutraĵa sekureco: La eŭropaj normoj, pli striktaj ol la internaciaj kaj usonaj normoj (niveloj de pesticidoj, GMO, hormonaj bovoj, ktp.), povus esti denuncitaj kiel « kontraŭleĝaj komercaj bariloj »

Skistogaso: la hidraŭlika fendado, ĝis tiam malpermesita en Francio pro ties danĝeroj por medio, fariĝus « rajtoj » por la petrolaj firmaoj povante postuli domaĝkompensojn de la Ŝtatoj okaze de rifuzo de ekspluatado.

Akvo kaj energio: tiuj varoj estus privatigeblaj. Ĉiuj municipoj kiuj kontraŭstariĝos povus esti akuzitaj pri obstaklo al komerca libereco, same por energio, ĉu fosilia, ĉu nuklea aŭ renovigebla.

Publikaj servoj: TAFTA limigus la potencon de la Ŝtatoj organizi la publikajn servojn kiel : servoj al individuoj, aŭtovojaj kaj fervojaj transportoj, kaj reduktus la principojn de universala kaj vasta aliro al tiuj esencaj bezonoj je la profito de ĝenerala privatigo.

Libereco en Interreto: la gigantoj de TTT-oj volas malfortigi la reĝimon de eŭropa protektado de la personaj datumoj por redukti ĝin al nivelo (kvazaŭ ne-ekzistanta) de Usono, tiel permesante laŭleĝajn kaj lukrajn spionadon fare de la privataj firmaoj, en rekta heredo de ACTA.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-acta-estas-finite-la-parlamento-e-ropa-balotis-masive-kontra-107784738.html