neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/italio-miloj-da-personoj-kontra%C5%AD-la-poluado-de-teroj-fare-de-mafio.html

Dekoj da miloj da personoj – 30.000 laŭ la polico, 100.000 laŭ la organizantoj – manifestaciis sabaton 6an de novembro posttagmeze en Napolo por protesti kontraŭ la poluado de teroj per venenaj rubaĵoj kontraŭleĝe enfositaj fare de mafio.

Sub pluvego, la manifestaciantoj, kolektitaj malantaŭ flagrubandoj denuncantaj la okazantan « biocidon » en la ĉirkaŭaĵoj de Napolo, postulis purigadon de terenoj kaj malpuraj akvoj.

Kelkaj svingante fotojn de parencoj kiuj mortis pro kancero, la manifestaciantoj kriis « ne al kamoro », la napola mafio, je origino de tiuj masivaj enfosadoj. Silenta minuto estis dediĉita al la memoro de tiuj infanoj « tro frue forpasitaj ». Ĉekape de la manifestacio, la pastro Maurizio Patriciello, unu el la unuaj kiuj denuncis la skandalon, kaj la napola kantisto Nino d'Angelo.

La movado, kiu priskribas sin kiel « flualtiĝantan riveregon » kiun nenio povos haltigi, volas denunci la malutilecon de la venenaj fumoj eliĝantaj el la incendio de forĵetajoj. Tio kondukis la loĝantojn kromnomi tiun areon, situatan inter Napolo kaj Kaserto, « tero de fajroj » aŭ « mortiga triangulo ».

Multaj surlokaj elektitoj, inter kiuj la Napola urbestro Luigi di Magistris, partoprenis la manifestacion, kaj ankaŭ asocioj pri medidefendado.

Laŭ la asocio Legambiente, en dudek du jaroj, pli ol 440 firmaoj, situataj ĉefe en la centro kaj nordo de la lando, enterigis ĉirkaŭ 10 milionojn da tunoj da industriaj forĵetaĵoj en tiu loko.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/11/16/naples-des-milliers-de-personnes-contre-la-pollution-des-terres-par-la-mafia_3515146_3214.html