neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/grekio-la-registaro-bremsas-la-memorfeston-pri-la-ribelo-kontra%C5%AD-la-diktaturo.html

Tago antaŭ la 40a datreveno de la ribelo de Politekniko, la restriktoj de publikaj liberecoj multobliĝas en Grekio, la demokratio estas atakita ĉiuflanke kaj la lando sinkas en plej profundan mizeron.

Ĉi-jare, la memorfesto de la 17a de novembro 1973 enhavos apartan sencon. Antaŭ 40 jaroj, la studentoj de Politekniko ribelis. Tiun tagon markis fakte la finon de la diktaturo de la koloneloj kiuj defalis dum la somero 1974.

Dimitris Papakristos estis la voĉo de la Politeknika radio ; de tiam, li regule esprimiĝis en la lokoj de ERT, la publika grupo de radio-televido fermita de la nuna registaro kunigante Nova-n Demokratio-n (dekstra) kaj Pasok-n (soci-demokrata).

La registaro, kiu evakuis la lokojn okupitajn de la strikantoj, provas silentigi, denove, tiujn voĉojn por demokratio.

9.000 policistoj mobilizitaj

Politekniko plu timigas. Laŭ pluraj informfontoj, drastaj aranĝoj pri sekureco estis deciditaj antaŭ la jara manifestacio. Ili inkluzivas, interalie, « lokaŭtojn » de universitataj establaĵoj kaj mobilizadon de 9.000 policistoj. Aparte celitaj la universitato Panteion de Ateno kaj Politekniko. La elvokita argumento estas ĉiam la sama : la registaro asertas ke ĝi tiel domaĝas la urbon pri eventualaj incidentoj.

La fermado de la universitato Panteion kaj Politekniko rememoras, 40 jarojn poste, tiun momenton kiam la koloneloj senigis la landon de ties esencaj liberecoj. Krome, la salajruloj de ERT antaŭvidis manifestacion en la korto de Politekniko kadre de la memorfesto. Ili evidente estas simboloj kiujn la registaro rifuzas… Ĉu ili tro estas konvinkaj ?

« Faŝismiĝo de la politika vivo »

Tion opinias la instruistoj kiuj esprimiĝis en la retĵurnalo zougla.gr. Ili parolis pri « faŝismiĝo de la politika vivo », aldonante ke « ĉiuj demokrataj fortoj, interalie maldekstraj, devas reagi antaŭ tromalfruiĝo. »

Giorgos Roussis, profesoro pri politika teorio ĉe universitato Panteion, deklaris en tiu retĵurnalo ke « tial ke tiu sistemo kaj registaro ne plu profitas je interkonsento pro la aranĝoj jam prenitaj kaj tiuj prenotaj, por postvivi, tiu sistemo devas intensigi aŭtoritatismon, subpremon, jugon kaj faŝismon ; tion ĝi faras per ĉiaj rimedoj. Ŝajnas ke la universitatoj en Grekio ne plu estas administrataj fare de tiuj, kiuj devas administri ilin kaj kiuj estas antaŭviditaj de la leĝaro, sed de la polico. Mi opinias ke tio estas serioza afero ».

www.humanite.fr/monde/que-se-passe-t-il-en-grece-553252