neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/sauda-arabio-miloj-da-etiopiaj-migrantoj-fu%C4%9Das-la-landon.html

Miloj da Afrikanoj, plimulte Etiopianoj, daŭrigis mardon 12an de novembro cedi al la peto de la aŭtoritatoj de Sauda Arabio, post mortigaj perfortoj okazintaj kontraŭ neleĝaj migrantoj. Forlasante la kvartalon Manfuha, kie koncentriĝas kontraŭleĝa migrado sude de Riado, sauda ĉefurbo,miloj da personoj atendis sian vicon por esti kondukitaj per buso al la deportejo.

« Mi estis trudita vendi malmultekoste parton el miaj mebloj, en hastego, kaj forlasi aliajn », konfidis kun malespero Etiopiano sidanta surgrunde inter amaso da viroj, virinoj kaj infanoj. Unu el siaj sampatrianoj certigis al li ke li akiros regulajn dokumentojn. « Kelkaj inter ni, havas laŭleĝan permesilon, sed niaj « protektantoj » enkasigis la monon kaj malaperis », li diris, atestante pri la situacio de pluraj elmigrantoj kiuj devis ŝanĝi je garantianto por konformiĝi al leĝaro.

Ĉirkaŭ kvar milionoj da kontraŭleĝaj migrantoj leĝigis sian situacion trovante dungitojn povante fariĝi sia protektanto, necesa proceduro por vivi en multaj monarĥioj en la Golfo. Tiu sistemo de protektado, aŭ kalafa en la araba, ligas la restad-permesilon de la eksterlandaj laboristoj al la protektantaj dungitoj, kies skriba konsento estas necesa por permesi al tiuj laboristoj ŝanĝi je dunginto aŭ forlasi la landon.

Mortigaj perfortoj

Mardon, busoj sinsekvis dum la tuta tago por transporti tiujn migrantojn al instalaĵoj, apud la ĉefurbo, kie la aŭtoritatoj prepariĝas deporti ilin. Tiujn lastajn tagojn, tiuj instalaĵoj akceptis ĉirkaŭ 17.000 el ili. Entute, la polico arestadis ĉirkaŭ 33.000 kontraŭleĝajn migrantojn en pluraj regionoj de la reĝlando en unu semajno.

La kapitulacio de la migrantoj pligraviĝis dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo en Manfuha kie, laŭ la polico, du personoj estis mortigitaj, inter kiuj Saudano. La etiopia registaro menciis siaflanke la morton de tri el siaj nacianoj en la alfrontiĝoj kun policistoj. « La fakto mortigi senkulpajn civilulojn estas nepravigebla », denuncis la etiopia ministerio pri eksterlandaj aferoj.

9 milionoj da kaŝlaboristoj

Etiopio jam anoncis komence de novembro ke ĝi rehejmigos siajn civitanojn vivantajn en Sauda Arabio. Multaj etiopianoj migras ĉiujare al Mez-Oriento – interalie en Golfaj landoj – por serĉi laboron, plejofte kiel servistoj.

La saudaj aŭtoritatoj komencis amase elpeladi kaŝlaboristojn post la findato, 4an de novembro, de sepmonata tempolimo kiu estis konsentita al ili por reguligado de ilia situacio aŭ forlaso de la riĉa petrola reĝlando. Pli ol 900.000 eksterlandanoj en kontraŭleĝa situacio jam forlasis la reĝlandon depost la komenco de 2013. La aŭtoritatoj opinias ke tiu politiko ebligos redukti la nombron de migrantoj, taksita al 9 milionoj en ĉirkaŭ 27 milionoj da loĝantoj, por favori dungitecon de la Saudanoj.

http://www.jeuneafrique.com/Article/ARTJAWEB20131112164759/thiopie-immigration-chomage-violencedes-milliers-d-immigres-ethiopiens-fuient-l-arabie-saoudite.html