neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/filipinoj-lando-da%C5%ADre-vundita.html

La arkipelago-lando komencas vekiĝi el la tifono kiu ruinigis ĝin, dum helpo penas alveni al la loĝantoj kaj ke prirabadoj okazas en la ruinigitaj areoj. Filipinoj estis daŭre malfortigitaj pro la katastrofo, kiu malkaŝas siajn malfortojn.

Filipinoj suferis en tiuj lastaj semajnoj pri du naturaj katastrofoj je vasta amplekso : unue la tertremo de la 15a de oktobro sur la insulo Bohol kaj aliparte, la trapasado de la tifono Haiyan en la provinco Lejteo la 7an de novembro. Krom la dramaj konsekvencoj por miloj da homaj vivoj, kiuj estos la konsekvencoj de tiuj katastrofoj por la lando?

Financaj konsekvencoj unue, kun ruiniga efiko de la domaĝoj ligitaj al la tempesto taksita je ĉirkaŭ kvar dek miliardoj da dolaroj inter kiuj nur du estos kompensitaj de la asekuraj firmaoj. La surloka ekonomio, ege dependanta de la agrikultura sektoro (sukerkano, kaj rizo), bezonos monatojn por restariĝi kun rektaj reefikoj sur la eksportadoj kaj surloka senlaboreco (miliono da terkultuvistoj estis tuŝitaj). La infrastrukturoj, ege difektitaj de la potenco de la vento, ankaŭ mankos por helpi al revigliĝo. Neniu dubo ke la prognozoj pri kreskado – 6,5% por 2013 – estos tuŝitaj.

Soci-politikaj konsekvencoj poste. La spektaklo de prirabadoj, atakitaj tenejoj, kaj superŝutitaj sekurecaj fortoj ne plibonigos la bildon de malfidinda publika sektoro. Oni ĉefe memoros de tiuj ruinaj bildoj la senzorgecon de la centra administracio trudi normon de fidindaj konstruaĵoj kaj la deturnon de sumoj dediĉitaj al plifortigo de konstruaĵoj fare de koruptitaj politikistoj : eĉ la evakuada centro ne rezistis !

La aŭtoritateco mem de la prezidento Aquino, allasante ke « li ne bone preparis la loĝantojn » estas tuŝita. Plurajn tagojn post la trapasado de la tifono, la armeo (15.000 soldatoj estis senditaj) ne havas aliron al kelkaj areoj ; en tiu afero, la dependenco de la armeo al la usonaj konsilistoj kaj fortoj estas decidiga kaj ilustras ĝiajn strukturajn nesufiĉojn. La alveno de la aviadilŝipo George Washington, kaj ties dudek helikopteroj, devus ege helpi la sukurteamojn surloke.

Internaciaj konsekvencoj finfine, ĉar la reago al tia dramo ankaŭ malkaŝas la kapablecon pri reago kaj influado de eksteraj partneroj. De longtempe aliancano de Manilo, Usono estis la unua en reago kaj estos la centra piliero ĉirkaŭ kiu internacia helpo organiziĝos. Male, Ĉinio, kiu havas teritorian malkonsenton en Ĉina maro kun Filipinoj, plu pridemandas sin pri sumo kaj formo de sia helpo. 100.000 dolaroj ja estis antaŭpagitaj por helpi la unuajn viktimojn, sed Pekino ne afiŝis grandecon de « respondeca » potenco.

Ja Filipinoj estas la unua arkipelago post la granda Pacifika oceano kaj ricevas plenlanden la naturfortajn eksplodojn. Sed hodiaŭ, estas sento de grandega afliktiĝo kaj malkuraĝigo kiu dominas tiom por la homoj kiel por la ĉielo.

http://www.reporterre.net/spip.php?article4990