neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/bocvano-bojkoto-de-turismo.html

Dum la bocvana turisma oficejo ekscese reklamas pri sia lando per idiliaj bildoj de Boŝmanoj, tiuj-ĉi estas kondamnitaj al malsatego kaj elpelado de sia praa teritorio.

Por eniri sian rezervejon, ili devas akiri permesilon por daŭro de unu monato kaj multaj el ili estas arestitaj kaj eĉ torturitaj tial ke ili ĉasas, praktiko nemalhavebla por ilia eltenado en la rezervejo.

Se ni ne urĝe agadas, la Boŝmanoj kiuj estas unu el la lastaj grupoj de ĉasistoj-plukistoj en Afriko riskas malaperi kiel popolo.

Skribu al la Turisma ministro por esprimi vian rifuzon iri en Bocvano-n tiom longe kiom la registaro ne respektos la rajtojn de Boŝmanoj :

« Mi estas ekstreme maltrankvila pri la situacio de Boŝmanoj de la rezervejo Kalahari kiuj suferas senkompatan subpremon fare de via registaro. Pro tio mi engaĝiĝas ne iri en Bocvano-n tiom longe kiom ilia rajto vivi libere sur ilia teritorio ne estos agnoskita kaj certigita ».

« Bonvolu akcepti, Ekscelenco, la certigon de mia plej alta konsidero ».

Ĉi-tie: http://www.survivalfrance.org/mails/boycott-botswana