neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/malio-minaj-kaj-petrolaj-tagoj-almena%C5%AD-20.000-infanoj-ekspluatataj-en-la-venenaj-orminejoj.html

http://jmpmali.com/?page_id=2

Malio eksportas ĉiujare preskaŭ 4 tunojn da ne-industria oro. En raporto publikigita en 2011, la NRO Human Rights Watch (HRW) taksis inter 20.000 kaj 40.000 la nombron da infanoj kiuj laboras en la orminejoj.

Tria orproduktanto de la kontinento, post Sud-Afriko kaj Ganao, Malio nombras almenaŭ 20.000 infanojn laborantajn en la sektoro de manfarita ekspluatado de oro, laŭ HRW.

La organizaĵo liveris tiujn taksadojn en raporto nomita « venena miksaĵo : laboro de infanoj, hidrargo kaj oresplorado en Malio » en 2011 en Bamako.

Laŭ la NRO, la infanoj-oresploristoj « laboras en kondiĉoj ekstreme malfacilaj kaj danĝeraj ». Ekstrakti oron el teroj estas penige : necesas fosi putojn, labori subtere, eligi ĉe la supraĵo pezajn ŝarĝojn da minaĵoj, tiam transporti aŭ ilin pisti…

Ĉio tio per tre bazaj manrimedoj. Laboro peza por infanoj, kiuj ofte komencas oresploradon antaŭ sesjaraĝa.

Granda parto el ili krome uzadas « hidrargon, venenan substancon, por dispartigi oron disde erco. Hidrargo atakas la centran nervozan sistemon kaj montriĝas aparte noca por la infanoj » certigis HRW.

« Dum la enketo, ni demandis multajn infanojn, sed ankaŭ plenkreskulojn. (…) En nia esploro, ni ne listigis kazojn de morto, sed kazojn de malsanoj » asertis Juliane Kippenberg, esploristo por la organizaĵo.

Vasta surloka ŝakrado

Plu laŭ HRW, plejparte el la infanoj laboras en la minejoj por plibonigi la malgrandegajn mongajnojn de la familio, vendante poste la valoregan metalon al surlokaj komercistoj. Aliaj praktikas solaj oresploradon, riskante ekspluatadon kaj trompadon.

Post ekstrakto, la oro produktita estas « aĉetita de etaj negocistoj kiuj provizas perantojn kaj negocajn firmaojn en Bamako, ĉefurbo ».

Komplicaj, la maliaj aŭtoritatoj akiras « profitojn de oresplorado kaj malmulte prizorgas lukton kontraŭ infanlaboro » laŭ Juliane Kippenberg.

Tria produktanto en Afriko, Malio eksportas ĉiujare preskaŭ 4 tunojn da manfarita oro, al Svislando aŭ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ĉio por valoro taksita al 218 milionoj da dolaroj (pli ol 162 milionoj da eŭroj), laŭ la oficialaj ciferoj publikigitaj de HRW.

La NRO ankaŭ petis de la protagonistoj de la sektoro, inter kiuj maliaj aŭtoritatoj, ke ili alprenu signifajn aranĝojn por definitive ĉesigi la laboron de la infanoj en orminejoj.

http://www.jeuneafrique.com/Article/ARTJAWEB20111207100435/