neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/banglade%C5%9Do-teksa%C4%B5laboristoj-surstrati%C4%9Das-por-siaj-salajroj.html

Miloj da teksaĵlaboristoj surstratiĝis en Bangladeŝo lundon por postuli denove salajrajn altiĝon estigante fermadon de cento da uzinoj, anoncis la polico.

Pluraj centoj da ili provis ataki uzinojn kaj veturilojn en la industria areo Aŝulia, apud la ĉefurbo Dakao, kaj la policistoj uzadis plorigajn gasojn por forpuŝi ilin, precizigis al AFP polica respondeculo, Abdus Sattar.

Laŭ li, preskaŭ 30.000 personoj manifestaciis por postuli salajran altiĝon.

« La laboristoj manifestacias por akiri minimuman salajron de 8.114 takoj (100 dolaroj). Almenaŭ 100 uzinoj devis interrompi sian produkton por tago pro timo de novaj perfortoj », diris alia polica respondeculo de Aŝulia, Badrul Alam.

Grupo kuniganta industriistojn, registaron kaj sindikatojn freŝdate rekomandis altiĝon de la minimuma salajro po 5.300 takoj monate (67 dolaroj) kontraŭ 3.000 takoj nuntempe (38 dolaroj), propono malsupra al la postuloj de la manifestaciantoj.

La asocio de teksaĵaj fabrikistoj kaj eksportistoj en Bangladeŝo, kiu reprezentas 4.500 fabrikistojn, forpuŝis siaflanke la proponon, juĝante ĝin tro alta, kaj petis de la registaro ke ĝi ne apliku ĝin.

La registaro promesis altigi la salajrojn de la teksaĵlaboristoj, sin apogante sur la proponoj de la grupo, post la septembraj manifestacioj kiuj kolektis dekojn da miloj da laboristoj kiuj kelkafoje degeneris al alfrontiĝoj kun la polico.

Bangladeŝo estas la dua eksportisto de vestoj en la mondo. Piliero de la nacia ekonomio, la sektoro, kun ĝia 4.500 uzinoj, reprezentas 80% el la jaraj eksportadoj, atingante 27 miliardojn da dolaroj.

La kondiĉoj de laboro kaj sekureco plu estas tre malsupraj al la internaciaj normoj kaj gravaj akcidentoj oftege okazas.

http://fr.fashionmag.com/news/Bangladesh-les-ouvriers-du-textile-dans-la-rue-pour-leurs-salaires,367829.html