www.romandie.com/news/n/_Un_mort_par_balle_lors_d_une_manifestation_au_ Cambodge_13121120130730.asp

Virino estis mortigita per kuglo en Kamboĝo dum manifestacio de teksaĵlaboristoj de uzino kiuj provizas famajn okcidentajn firmaojn kiu turniĝis al alfrontiĝoj kun la polico, oni eksciis de ŝia familio kaj NRO.

Mia patrino ricevis kuglon plenbrusten, atestis ĉe AFP ŝia filino, Vong Voleak, en la loko de la manifestacio.

Am Sam Ath, de la NRO pri defendo de homaj rajtoj Licadho, kiu iris ĉe la malsanulejo kie la korpo estis forportita, konfirmis la informon.

Tio estas terura subpremo fare de la aŭtoritatoj, ekdiris la defendanto de homaj rajtoj Am Sam Ath.

Neniu oficiala bilanco estis anoncita, sed atestantoj elvokis plurajn vunditojn. Ĵurnalisto de AFP vidis policistojn frapi manifestaciantojn post ilia arestado, kelkaj sangadis.

La manifestacio degeneris kiam pluraj centoj da laboristoj de tiu uzino decidis marŝi al la rezidejo de la Ĉefministro Hun Sen, plencentre de la ĉefurbo Pnom-Peno.

La laboristoj alfrontis la policon, nur konfirmis Kheng Tito, porparolanto de la milita polico. Ŝtonoj estis ĵetitaj de la manifestaciantoj al la polico, kiu rebatis per akvo-kanonoj, laŭ la respondeculo.

Pluraj budhismaj monaĥoj partoprenis la manifestacion, kiu postulas pli bonajn laborkondiĉojn.

Pluraj centoj da kontraŭ-batalaj policistoj estis deplojitaj en Pnom-Peno por tiu manifestacio organizita de la laboristoj de la uzino de la singapura grupo SL Garment Processing, kiu provizas markojn kiel Gap aŭ H&M.

http://www.romandie.com/news/n/_Un_mort_par_balle_lors_d_une_manifestation_au_
Cambodge_13121120130730.asp