neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/11-an-de-novembro-1887-pendumo-de-la-anarkiistoj-de-%C4%88ikago.html

Foto : Francaj kaj Germanaj soldatoj kune


Militaj Notlibretoj de Louis Barthas, barelisto, 1914-1918 (eltiraĵo)

« La postan tagon en multaj lokoj de la unua frontlinio la soldatoj devis eliri por ne droni ; la Germanoj estis truditaj fari same, kaj ni havis tiun eksterordinaran spektaklon : du malamikaj armeoj frontalfronte tute ne pafantaj […] Francoj kaj Germanoj interrigardis sin, vidis ke ili estas homoj ĉiuj similaj. Ili ridetis unu la alian, interparoladis, manoj etendiĝis, premiĝis, oni partigis tabakon, kafon kaj vinon.

Nu, se ni parolus la saman lingvon !

Iun tagon, altstatura Germano grimpis sur teramason kaj faris paroladon kies nur Germanoj kaptis la vortojn sed de kiu ĉiuj komprenis la sencon, ĉar li frakasis sur arbotrunko sian fusilon en du partojn en kolera gesto. Aplaŭdoj eksplodis ambaŭflanke kaj La Internacio eksonoris. Ha ! kial vi ne ĉeestis, frenezaj reĝoj, sangavidaj generaloj, sencedismaj ministroj, mortokriaj ĵurnalistoj, kaŝitaj ŝovinpatriotoj, por kontempli tiun mirindegan spektaklon ! Sed ne sufiĉis ke la soldatoj rifuzu interbatali, ili devus turniĝi al la monstroj kiuj puŝis ilin unuj kontraŭ la aliaj kaj faligi ilin kiel sovaĝaj bestoj. Kial ne fari tion, kiom da tempo plu daŭros tiun buĉadon ?