neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/turkio-la-polico-disigas-manifestacion-kontra%C5%AD-muro-%C4%89e-la-turka-siria-landlimo.html

La polico uzis plorigajn gasojn kaj akvo-kanonojn por disigi ĵaŭdon en Nusajbin, sud-oriente de Turkio, plurajn milojn da personoj kiuj kontraŭis konstruadon de muro ĉe la landlimo kun Sirio, rakontis atestantoj.

Kuniĝintaj alvoke de la Kurda partio por paco kaj demokratio (KPD), la manifestaciantoj kolektiĝis kelkajn centojn da metroj for de la landlimo por denunci tiun hontindan muron. La policistoj intervenis por rebati ĵetojn de boteloj kaj brulboteloj fare de kelkaj protestantoj.

Tiuj incidentoj intervenis en la tago kiam la urbestro, S-ino Ayse Gökkan, ĉesigis malsatstrikon komencitan naŭ tagoj antaŭe por protesti kontraŭ la konstuado de la muro.

La urbestro ĉesigis sian agadon hodiaŭ. Ni opinias ke la mobilizado estis fruktodona, eksplikis al AFP respondeculo de KPD, kies S-ino Ayse Gökkan estas membro.

Estas neakcepteble konstrui hontindan muron inter la kurdaj popoloj, deklaris mardon S-ino Gökkan al AFP, pere de porparolanto. Kiel la Berlina muro, tiu muro restados kiel makulo en la homa historio, ŝi aldonis.

La turka registaro freŝdate decidis plifortigi la sekurecon ĉe la doganejo de Nusajbin post intensaj bataloj kiuj kontraŭstarigis en Kamiŝli, aliflanke de la landlimo, Ĝihadajn grupojn militantajn kontraŭ Baŝar Al-Asad al siriaj kurdaj aktivuloj de Partiya Yekîtiya Demokrat, (PYD) (Partio de demokratia Unio).

La aŭtoritatoj de Ankara dementis ĉiajn volojn starigi veran muron, asertante ke la turkaj sekurecaj servoj nur aldonas pikdratojn al jam ekzistanta strukturo.

Turkio, kiu subtenas la malamikajn ribelulojn al la reĝimo de Damaso, akceptas nuntempe pli ol 600.000 siriajn rifuĝintojn sur sia teritorio, inter kiuj 200.000 en kampadejoj.

www.romandie.com/news/n/_La_police_disperse_une_manifestation_contre_un_mur_a_la_frontiere_turco_syrienne79071120131717.asp