neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/grekio-la-kontra%C5%ADbatala-polico-evakuas-la-sidejon-de-okupita-nacia-televidkanalo.html

En Ateno, post pluraj monatoj da okupado fare de ties maldungitaj laboristoj, la greka kontraŭbatala polico lanĉis ĵaŭdon matene evakuadon de la nacia radio-televido ERT okupita, konstatis ĵurnalisto de AFP surloke.

La operacio estis lanĉita frumatene. Ĝi estis kondukita de la kontraŭbatalaj fortoj. Reprezentanto de la sindikato Pospert de la dungitoj de ERT, Nikos Tsimbidas, deklaris al AFP ke li estis arestita, dum la polico eniris en ĉiujn ĉambrojn de la konstruaĵo kaj forpelis ekster la lokoj ĉirkaŭ 200 personojn protestantajn kontraŭ la evakuado.

La greka novaĵagentejo Ana anoncis ke la polico arestis tri aliajn eks-dungitojn de ERT, inter kiuj la estro de Pospert, la ĵurnalisto Panagiotis Kalfagiannis.

Laŭ la surlokaj komunikiloj, aktivuloj kontraŭ la evakuado rapidegis al la lokoj dum disvastiĝis la novaĵo de tuja evakuado. Ili estis ĉirkaŭ 200 kunigitaj ekstere. Per plorigaj gasoj, la polico malhelpis ilin eniri en la konstruaĵojn.

Eks-dungistoj de ERT okupis la konstruaĵon de post la malmilda fermado de ERT fare de la registaro, la 11an de junio, kun maldungo de 2.600 personoj. Tiu decido provokis konsiderindan emocion, tiom en Grekio kiom eksterlande. Ĝi preskaŭ kaŭzis la defalon de la koalicia registaro de Antonis Samaras, kun la foriro de unu el siaj koaliciaj aliancanoj.

Argumentante pri la fakto ke ERT kostas po 300 milionojn da eŭroj jare, en lando kiu spertas gravan ekonomian krizon, S° Amaras poste rifuzis la restarigon de la nacia radio-televido en ties origina formo. La nova nacia televido Nerit ne komencos siajn elsendojn antaŭ la jaro 2014.

Rifuzante sian maldungon, eks-dungistoj daŭrigis de junio sovaĝajn elsendojn el la okupataj lokoj, dum provizora stacio de nacia televido DT, elsendas de julio en apartaj lokoj.

Video:http://www.rtbf.be/info/monde/detail_grece-la-police-antiemeute-evacue-le-siege-de-la-tv-nationale-occupee?id=8130302