neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/kolombio-sindikatanoj-malsatstrikas-kontra%C5%AD-nestl%C3%A9.html

Kvar sindikatanoj kaj kunlaborantoj de Nestlé en Kolombio komencis malstastrikon. Ili postulas ke la monda numero unu de la nutrada sektoro respektu en ĝia tuteco la kolektivan laborkonvencion kiu estis subskribita kun la sindikato Sinaltrainal.

Anstataŭ respekti la kontrakton, Nestlé akuzas Sinatrainal-n ke ĝi alvokas al perforto kaj sabotado, skribas Multiwatch en komunikaĵo publikigita merkredon. La kunlaborantoj freŝdate dungitaj estis instigitaj aliĝi al la konkurenta sindikato Sintraimgra fondita pasintjare, laŭ la organizaĵo situata en Liebefeld (BE).

En sia retpaĝaro, Sinaltrainal publikigis foton kiu montras la kvar malstastrikantojn ĉe la enirejo de la fabrikejo de la Vaŭda giganto en Bugalagrande, okcidente de la lando. Nestlé devas ĉesigi mallegitimon kaj kalumnion kontraŭ Sinatrainal : tio estas danĝera por la sindikatanoj kiuj fariĝas celo de la kvazaŭmilitistoj, laŭ letero adresita al la ĝenerala direktoro de la firmao Paul Bulcke.

Petskribo :
http://www.multiwatch.ch/fr/p97001577.html

Multiwatch notas ke dek kvar dungitoj de Nestlé estis mortigitaj en pasinteco. Aliaj postvivis atencojn aŭ forlasis la regionon post minacoj.

Nestlé sin defendas

Nestlé kontestas ĉian memrespondecon en tiu afero. La akuzoj kaj aludoj de Sinaltrainal estas senbazaj, sin defendas la grupo de Vevey (VD).

La firmao malaprobas ĉian perforton per la plej granda severeco. Ĝi ĉiam substrekis tion, publike kaj dum rekta renkontiĝo kun la sindikato, ĝi indikas.

« Koncerne plian protektadon por la minacitaj sindikatanoj, ni ĉiam subtenis Sinatrainal-n, aparte en la unua jarduono 2013 per specialaj kreditoj kaj fleksebla laborhoraro, ĝi aldonas.

http://www.swissinfo.ch/fre/nouvelles_agence/international/Des_syndicalistes_en_greve_de_la_faim_contre_Nestle_en_Colombie.html?cid=37278592