neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/grekio-la-lando-paralizita-de-striko-pro-la-vizito-de-la-%C2%AB-trojko-%C2%BB.html

La 24-hora socimovado dekretita de la ĉefaj sindikatoj de la publika kaj privata sektoroj estigis fermadon de lernejoj kaj interrompon de multaj transportoj.

« La laboristoj, pensiuloj kaj senlaboruloj vivas senfinan koŝmardon », denuncas la dungitoj de la haveno de Ateno en komunikaĵo.

« La registaro kaj la trojko detruas la landon », ili aldonas denuncante la malcedemon de la kreditoroj de Ateno : Eŭropa komisiono, Eŭropa centra banko kaj Internacia monunua fonduso.

La sindikatoj timas ke la trojko trudas al Grekio pliajn malaltiĝojn de salajroj kaj pensioj por plenumi la kondiĉojn de la savplano, dum necerteco pri la kromaj financaj bezonoj pri kiu Ateno povus bezoni ekde venontjare nutradas novajn konjektojn pri novaj rigorecaj aranĝoj.

Ili denuncas la forigon de laborpostenoj antaŭviditaj en la publika sektoro kaj la privatigaj projektoj.

Instruistoj, kuracistoj, municipaj dungitoj, ŝoforoj de buso kaj trajno estas parto de tiuj, kiuj partoprenas la movadon. La aerkontrolistoj precizigis ke ili ĉesigos la laboron inter la 10a kaj 13a horo GMT, kio kaŭzos trafikajn malordojn.

Manifestacio estas antaŭvidita posttagmeze al la placo Syntagma, antaŭ la Parlamento, kie protestantoj kaj policistoj ofte alfrontiĝis pasintece.

« Unuiĝinte, ni povas haltigi ilin, ni povas faligi ilin », promesis la sindikato de la publika sektoro ADEDY.

Grekio, kiu konas sesan sinsekvan jaron de recesio, spertas rekordan senlaborecan procenton de pli ol 27%.

lexpansion.lexpress.fr/economie/la-grece-paralysee-par-une-greve-pour-la-venue-de-la-troika_412851.html

Foto: http://www.lest-eclair.fr/economie/la-grece-au-ralenti-pour-la-4e-greve-generale-de-l-annee-ia0b0n137455