neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/hispanio-senlima-striko-de-la-stratpurigistoj-en-madrido.html

Ili denuncas la forigon de pli ol 1.000 postenoj kaj salajran malaltiĝon ĝis 40%. La stratpurigistoj de Madrido strikas, movado kiu daŭros tiom longe kiom la direkcio ne ŝanĝos sian decidon.

La sindikatoj rifuzas traktadi. 7.000 salajruloj el kvin firmaoj kiuj kontraktis kun la urbodomo estas koncernataj de tiu aranĝo.

Ioma sociala aranĝo en Hispanio por respondi al eksplodo de publikaj deficitoj, la salajruloj ne plu eltenas : « Ili maldungos nin kun hontinda monkompenso. Kelkaj laboris dum 28, 30 jaroj » koleras manifestacianto.

« Sufiĉas ! Ĉio tio devas ĉesi tuj. Sano, edukado, publikaj servoj ĝenerale, ĉio fiaskas, estas infero. »

Madrido aliformiĝos al porkejo, avertas la asocio de stratpurigaj firmaoj kiu ne vidas solvon por la konflikto kaj volas efektivigi minimuman servon. En Madrido, ĝardenisto perlaboras po 900 eŭrojn monate kaj purigisto 1.050 eŭrojn.

Video : http://fr.euronews.com/2013/11/06/greve-illimitee-des-services-de-nettoyage-a-madrid/