neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/sud-afriko-7.000-ministoj-komencas-strikon-postulante-salajrajn-alti%C4%9Dojn.html

La nacia sindikata de sud-afrikaj ministoj (NUM) anoncis dimanĉon ke 7.000 ministoj de platenminejo strikos ekde dimanĉon vespere postulante salajrajn altiĝojn.

La sindikato NUM estas la plej granda sindikato de ministoj en Sud-Afriko kun ĉirkaŭ 30.000 membroj tra la lando. La 7.000 ministoj de la platenminejo de Northam, en la provinco Limpopo, reprezentas ĉirkaŭ 80 % el la ministoj de tiu minejo.

La sindikato postulas salajron po 210 dolaroj monate por la laboristoj, sed la dunganto konsentis altiĝon de 6.5% por la ministoj kaj 7% por la bazaj laboristoj.

Laŭ la dunganto, la sindikata postulo signifas altiĝon de 23% ĝis 43% por la ministoj.

Post malsukceso de la traktadoj pasintsemajne kun la dunganto, la sindikato decidis ekstriki.

http://french.xinhuanet.com/2013-11/04/c_132856170.htm