neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/rumanio-novaj-manifestacioj-kontra%C5%AD-la-orminejo-de-ro%C8%99ia-montan%C4%83.html

Por la deka sinsekva dimanĉo, pluraj miloj da personoj manifestaciis en Rumanio kontraŭ la giganta projekto de kanada orminejo kaj kontraŭ skistogaso. En Bukareŝto, pli ol 1.500 personoj surstratiĝis postulante demision de la centra-maldekstra registaro.

La manifestaciantoj riproĉas al ekzekutivo estrita de la ĉefministro Victor Ponta « perfidon de balotaj promesoj » permesante kontestitan ekspluatadon de skistogaso kaj orminejo kiun li denuncis kiam li estis en opozicio.

Fine de aŭgusto, la registaro alprenis leĝprojekton kiu kondukos al la plej granda subĉiela orminejo en Eŭropo en la vilaĝo Roșia Montană. Por validiĝi, la teksto ankoraŭ devas ricevi aprobon de la Parlamento.

Laŭ multaj manifestaciantoj, kiel Crina Prodan, diplomita pri publika administracio, « tio estis ŝoko vidi ke niaj propraj estroj volas favori kaj oferti pli da potenco al eksterlanda firmao ne konsciante pri la efiko ke tiu projekto havos sur Rumanian ekonomion aŭ medion ».

LA LABOREJOJ DE CHEVRON PROVIZORE INTERROMPITAJ

La kanada kompanio Gabriel Resources volas ekstrakti 300 tunojn de tiu valorega metalo kaj la projekto necesigos uzadon po 12.000 tunojn da cianido jare, detruadon de romaj vestiĝoj kaj delokigon de pluraj centoj da loĝantoj.

La manifestaciantoj, kiuj paŝadis de la placo de Universitato ĝis la prezidenta sidejo, ankaŭ skandis sloganojn kontraŭ la projekto de skistogaso de la usona firmao Chevron nord-oriente de la lando.

neniammilitointerni.over-blog.com/rumanio-miloj-da-personoj-manifestaciis-kontra%C5%AD-skistogaso

Sub premo de la loĝantoj de la regiono, kiuj okupis la laborejon kie la kompanio volas fosi la unuan eksplor-ŝakton, Chevron provizore interrompis siajn laborojn. Protest-marŝadoj ankaŭ kolektis pli ol 2.500 personojn en Kluĵo, nord-okcidente de la lando.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/11/04/nouvelles-manifestations-en-roumanie-contre-la-mine-d-or-de-rosia-montana_3507439_3214.html