neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/siera-leono-subteno-al-la-terkultivistoj-kontra%C5%AD-la-firmao-bollor%C3%A9-socfin.html

De 2011, la agrikultura firmao SOCFIN akiris en vicluada kontrakto kun la registaro tutan areon de 6.500 hektaroj da tero por kultivi palmoleajn arbojn en la kantono Malen.

Tamen, esploroj demonstris ke la maniero laŭ kiu la tereno estis akirita de la registaro kaj konsekvence de la agrikultura firmao de SOCFIN mankis de travidebleco.

La libera kaj klera antaŭkonsento de la proprietuloj kaj teruzantoj, ĉefe de la virinoj kiuj estas malfavorataj, ne estis efektivigita.

La firmao havas la subtenon de la registaro kaj de la surloka aŭtoritato kiu procedas al kvazaŭ-eksproprietigo de la teroj apartenantaj al familiaj linioj.

La komunumoj asertis ke siaj lokaj ĉefoj en multaj okazoj minacis akiri iliajn terojn sen kompensoj.

Estas konate ke tiuj aŭtoritatoj diras al la kamparanoj : « aŭ vi prenas la monon aŭ vi perdas kaj la monon kaj la teron. » La komunumoj tiel estas truditaj elekti la pli favoran oferton, alidirite akcepti la monon.

La bienaj proprietuloj estas trompataj de la enketa skipo de la societo. Tiu-ĉi estas taskita mezuri la terareojn sur kiuj kreskas la palmoleaj arboj.

La komunumoj asertas ke la enketaj skipoj de la firmao mezuras nur siajn plantejojn de palmoleaj arboj, ĉiuj aliaj teroj apartenantaj al familiaj ekspluatejoj estas ignorataj do inkluzivitaj en iliaj proprietoj.

La firmao dementis plurfoje tiun aserton. La funkciuloj deklaras ke la informoj kaj opinisondoj por ĉiu familia ekspluatejo estas disponeblaj kaj do alireblaj. Gis nun, tiuj informoj estas nealireblaj por la publiko.

Pli ol 40 vilaĝoj estis senigitaj de sia ununura resurso kaj nutrado. La loĝantaro de tiuj vilaĝoj, t.e pli ol 100.000 personoj, ne plu povas : nek ekspluati siajn bienojn, nek aliri la fonton de bazenergio (ligno-fajro) por kuirado kaj hejtado, nek pergajni la vivon dank’al siaj palmoj por kiuj la firmao pagis po 250 $ por ses dek arboj aŭ akreo.

Multaj komunumoj malfacile povas de nun plenumi tradiciajn aŭ kulturajn ritojn, nek aliri medicinajn herbojn. La nutrada sekureco en la kantono fariĝas zorgodona kaj nestabila laŭ la loĝantoj. Ili nun devas aĉeti ĉion, kion ili bezonas dum tiuj produktaĵoj estis kultivataj sur iliaj teroj.

Multaj sociaj malakordoj kaj malvirtoj de nun ekzistas ene de la komunumoj. Prostituado iom post iom vastiĝas, familioj estas rompitaj tial ke la familiaj ĉefoj ne plu kapablas provizi ilian vivtenon. La gepatroj forigas siajn gefilojn el lernejo ĉar ili ne plu povas pagi la lernejajn kostojn, plejofte, la knabinoj estas la unuaj ellernejigitaj.

La stato de malriĉeco de la indiĝenoj tuŝitaj de la akaparado de teroj pligraviĝas. La komunumoj asertas ke ili malfacile havas po du manĝoj tage kaj ke, eĉ kiam ili sukcesas, la manĝo estas nesufiĉa kompare kun tio, kion ili havis antaŭ la alveno de SOCFIN. Ili ne plu havas nutroriĉajn manĝojn.

La eŭropa mendado por la industriaj produktaĵoj kaj biokarburaĵo kondukas al dubinda lukto por la siera-leonaj teroj. Tio kondukas la malriĉajn komunumojn plu sinki en mizeron, servuton kaj novan sklavecan formon. Kiam firmaoj prenas ĉiujn iliajn terojn, la malfortaj komunumoj fariĝas plugistoj sur la plantejoj tial ke nenion alian ili povas fari.

La eŭropaj landoj povas helpi metante finon al tiu situacio. EU povas trudi SOCFIN-n kaj ties akciulojn haltigi la projekton en la kantono Malen aŭ fintrakti novajn aranĝojn kiuj ne malutilos al la komunumoj. Eŭropa Unio devus trudi SOCFIN kaj ties akciulojn haltigi la persekutojn kontraŭ la terproprietuloj kiuj jam estas viktimoj de terakaparado.

Subskribu kaj dividu tiun peticion.

stopintimidation.wesign.it/fr