neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/brazilo-la-indianoj-gvaranioj-timas-balda%C5%ADan-sangelfluon.html

La Indianoj Gvaranioj de Brazilo timas baldaŭan sangelfluon dum armitaj viroj konataj ĉar ili murdis indianajn gvidantojn dum la pasintaj jaroj, instaliĝis ĉirkaŭ ili kaj pafis.

La Gvaranioj raportis ke la armitaj viroj, el la malbonfama sekurfirmao Gaspem, estis varbitaj de la surlokaj bredistoj kaj lokiĝis en cirklo de 100 metroj ĉirkaŭ ili.

Gvaraniano ĉeestanta surloke deklaris al Survival : « Estas milito. La armitaj viroj minacas nin kaj volas mortigi nin. Ili ĉiuj volas ekstermi nin, sed ne sukcesos ĉar ni, Indianoj, estas fortaj kaj niaj spiritaj ĉefoj estas ĉi-tie. Ni volas ke la tuta mondo sciu kio okazas al ni ».

Pasintan septembron, la prokuroroj ordonis eksigon de Gaspem, priskribante ĝin kiel « privata milico »… kiu uzas perforton kontraŭ Gvaranoj.. varbante krudulojn kiujn ili nomas « sekurgardistoj ».

Tiu perforto sekvas la freŝdatan reokupadon de parto de iliaj praaj teroj de kiuj ili estis senposedigitaj por lasi lokon al brutara farmbieno, antaŭ preskaŭ 40 jaroj.

Ĉirkaŭ 500 Gvaranianoj de la komunumo Yvy Katu reokupis tiun teron pasintan monaton. Ili ne plu povis elteni la malindajn kondiĉojn al kiuj ili estis truditaj en la malgrandega terpeco kie ili vivadas de 2004.

Miloj da Gvaranianoj de Brazilo faras premon por ke iliaj praaj teritorioj estu redonitaj, kiel garantias la Brazila Konstitucio, sed la kartografia procezo de iliaj teroj estas interrompita, kio kondamnas la Gvaranojn elteni misnutradon, malsanon, perforton kaj unu el la memmortigan procenton plej alta en la mondo.

Plejparte el la Gvaranaj teroj estis transformitaj al vastaj plantejoj de sukerkano kiu provizas la eksterlandajn kompaniojn, kiel la usona nutrada giganto Bunge.

Pluraj Gvaranaj gvidantoj estis mortigitaj de armitaj viroj post la reokupado de parto el siaj teroj.

http://www.survivalfrance.org/actu/9703