neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/kostariko-la-lando-fermas-siajn-besto%C4%9Dardenojn-la-bestoj-liberigitaj.html

La kostarika registaro ĵus anoncis surprizan novaĵon. La respondeculoj de la eta tropika lando decidis fermi la bestoĝardenojn de la lando kaj resendi la 400 bestojn – inter kiuj simioj, krokodiloj , lionoj kaj tapiroj – loĝatajn en la zoo Simon Bolivar kaj la Centro de konservado Santa Ana en ilian naturmedion.

Laŭ Consoglobe, la plena ĉesigo de kostarikaj zooj estas antaŭvidita por marto 2014 t.e kiam la kontrakto kiu ligas la Aŭtoritatojn kun la ekspluatantaj firmaoj de la bestoĝardenoj atingos findaton. La eks-zooj estos transformitaj al publikaj parkoj en kiuj la bestoj povos moviĝi plenlibere.

« Ni malembarasiĝos de la kaĝoj kun la volo interagi kun biodiverseco en la botanikaj parkoj el naturmaniero », konfidis René Castro, kostarika ministro pri Medio dum gazetarkunveno pasintan aŭguston.

« Ni ne volas bestojn en kaptiteco aŭ enfermitaj el ia ajn maniero. Krom en la maloftaj okazoj kiam estos necese savi speciojn ».

La bestoj por kiuj la adaptiĝo riskas estis malfacila estos konfiditaj al bestaj rifuĝejoj.

Laŭ la ekspluatantoj de tiuj bestoĝardenoj, temas pri danĝera dispono por la koncernataj bestoj. « Ni neniam iris en la arbaro por kapti tiujn bestojn. Se ni liberigas ilin, ili mortos pro malsato ĉar ili ne plu scipovas ĉasi. Tiuj bestoj kutimas vivi en kaptiteco », indikas Yolanda Matamoros, direktorino de la zoo Simon Bolivar. La asocioj pri defendo de bestoj, iliaflanke, ĝojas pri tiu decido.

Kostariko ne estas la sola lando kiu agas tiel. Ankaŭ Barato faris grandan paŝon al protektado de bestoj malpermesante ekspluatadon de delfenoj kaj agnoskante por ili la statuson de « nehumana persono ».

Ankaŭ Usono baldaŭ leĝigos pri deteno en kaptiteco de ĉimpanzoj, specio kiu estos enskribita en la listo de endanĝerigitaj bestoj.

www.7sur7.be/7s7/fr/2668/Especes-Menacees/article/detail/1732003/2013/10/30/Le-Costa-Rica-ferme-ses-zoos-les-animaux-relaches.dhtml