neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/kenjo-manifestacio-en-najrobo-por-la-viktimoj-de-seksperfortoj.html

La mobilizadon ekkaŭzis nepunita kolektiva seksperforto de 16-jaraĝa junulino.

Ĉi-ĵaŭdon en Najrobo, kelkaj centoj da manifestaciantoj postulis justecon por 16-jaraĝa adoleskantino seksperfortita de viroj identigitaj sed plu liberaj kaj ne persekutitaj, kaj finon de nepuniteco kontraŭ la seksperfortaj aŭtoroj en Kenjo.

De unu monato, ju pli estis malkaŝita la historio de la adoleskantino, identigita sub la pseŭdonimo Liz, des pli la kolero kreskis en la lando.

Laŭ la gazetaro, en junio la junulino estis frapita, seksperfortita kaj ĵetita en kontraŭsepsan foson de ses viroj dum ŝi revenis de la funebraĵoj de sia avo okcidente de Kenjo.

Laŭ la amaskomunikiloj, ŝi konis kelkajn el siaj agresantoj kaj tri suspektitoj estis alkondukitaj de la loĝantoj al la policejo. Sed tiu-ĉi lasis ili foriri, nur ordonante ke ili senveprigu antaŭe la policejan ĉirkaŭaĵon.

Neniu persekuto ĝis tiam estis komencita en tiu afero. Depost la agreso, la adoleskantino vivas en rulseĝo, ŝia spino multe suferis.

Tiujn pasintajn semajnojn, petskribo postulanta « justecon por Liz » estis lanĉita de kenja aktivulino pri virinaj rajtoj, Nebila Abdulmelik, membro de la Reto pri disvolviĝo kaj komunikado de afrikaj virinoj (RDKAV), kun-organizanto de la ĵaŭda manifestacio.

UNU VIRINO EN TRI

Ĵaŭdon, en la stratoj de Najrobo, la manifestaciantoj skandis « Kion ni volas ? respekton, respekton, respekton, kaj dignecon », kaj marŝadis ĝis la policestraro por alpendigi ĉe la kradoj kulot-girlandojn kaj komuniki la 1,3 milionon da personoj kiuj subskribis la petskribon.

« Tondi herbon ne estas puno por seksperforto », « Kiu okupiĝos pri la postvivantoj de seksperfortoj? », oni povis legi sur la afiŝtabuloj svingitaj de la aktivuloj.

« Nia tuja peto estas aresto kaj juĝo de la seksperfortaj aŭtoroj kaj disciplinaj aranĝoj kontraŭ la polico kiu nenion faris kontraŭ la agresantoj, ĉar ŝajnas al ni ke la polico kuraĝigas aliulojn al seksperforto », eksplikis Nebila Abdulmelik.

En Kenjo, ŝi aldonis, « oni taksas ke almenaŭ unu virino en tri estos viktimo de seksperfortoj dum sia vivo ». « Ni uzos la historion de Liz por konigi ĉiujn aliajn kazojn de perforto kiujn ne necese konas la amaskomunikiloj kaj la polico ».

« ILI ESTAS NIAJ FRATINOJ, NIAJ PATRINOJ »

Veninta por kolekti iliajn depostulojn, respondeculo de la kenja polico, William Thwere, certigis ke « enketo » estas okazanta kaj ke la afero estas « traktata kun la necesa seriozeco ».

En la manifestaciantoj, troviĝis ĵaŭdon aktivulinoj de la reto RDCAV venintaj de trideko da landoj, dividante, kiel Emma Kaliya, el Malavio, « la zorgojn ke niaj kolegoj emfazas ĉi-tie ». « De longe, ni kondamnas tiujn agojn kaj petas de niaj registaroj ke ili punu la perfortajn farantojn, sed la samaj agoj plu okazas, ni vidas ne multe da ŝanĝoj », ŝi bedaŭris. « En landoj kiuj sin diras demokrataj, kie neniu estas supozita eksterleĝe », kelkaj « ĉiam profitas pri nepuniteco ».

Meze de la manifestaciantoj troviĝis ankaŭ multaj viroj, venintaj, kiel Creg Akoto, postuli finon de sistemo kiu kelkfoje plu « kompromisas » kun la agresantoj. « Niaj fratinoj, niaj patrinoj, niaj geavoj estas viktimoj de tiuj seksaj perfortoj », substrekis la junulo, membro de la NRO Healthcare Help Kenjo, kiu instalis specialan telefonnumeron por la viktimoj de seksaj perfortoj.

http://www.liberation.fr/monde/2013/10/31/manifestation-a-nairobi-pour-les-victimes-de-viol_943733