neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/indonezio-nacia-striko-por-pli-bona-minimuma-salajro.html

Ili postulas altiĝon de 50% de sia minimuma salajro ekde 2014, abolicion de la produkta eksterigo kaj pli bonan sanprotektadon.

La minimuma salajro estis altigita de 44% ĉi-jare en Ĝakarto po 140 eŭroj monate. Altiĝo kiu ne kompensis la galopan inflacion.

« La registaro malbone kalkulis la vivkostan indicon. Ni estas la unuaj kiuj suferas de la ega prezaltiĝo, ĉefe en la festperiodoj kiel Eid kaj Kristnasko », deklaras Gatot Dwisuryono, laboristo en siderurgio.

Laŭ la sindikatoj, 2 milionoj da dungitoj sekvis la movadon, el kiuj 700.000 en Ĝakarta, la ĉefurbo. Dek fojojn malpli laŭ la polico.

La unua ekonomio de Sud-orienta Azio ŝajne malfortiĝas. La firmaoj timas ke tro alta altiĝo de la salajroj instigos la eksterlandajn investistojn fuĝi al landoj kie la dungitaro estas malpli kosta.

http://fr.euronews.com/2013/10/31/indonesie-greve-nationale-pour-un-meilleur-salaire-minimum/